Poti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Poti, bazarejo

Poti, kartvele: ფოთი, estas urbo de la provinco Samegrelo okcidente en Kartvelio. Ĝi troviĝas en la orienta bordo de la Nigra Maro kaj ĝi funkcias kiel unu el la tri kartvelaj havenoj en tiu maro. Proksime de la urbo la plej granda rivero en la okcidento de la lando, Rioni, enfluas en la Nigran Maron. Poti havis 47 149 loĝantojn laŭ censo de la jaro 2002.

Poti estis fondita kiel greka kolonio en la 7-a jarcento a.K. sub la nomo Fasis. La greka legendo pri la Ora Ŝafofelo okazas en la vilaĝo Fasis, ĉe la Nigra Maro kaj la rivero Rioni, en la lando Kolĥido (nuna Kartvelio).