Poveda (Ávila)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Poveda
Poveda-panorama.JPG
Administrado
Poŝtkodo 05560 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 43  (2022) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 34′ N, 5° 5′ U (mapo)40.566944444444-5.0797222222222Koordinatoj: 40° 34′ N, 5° 5′ U (mapo) [+]
Alto 1 204 m [+]
Areo 6 km² ( 600 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Poveda
Situo de Poveda

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Poveda, Ávila [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Poveda [poBEda] estas municipo en la centro de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de Avilo kaj al la jurisdikcia teritorio de Avilo, en la centro de la provinco.

Poveda en la provinco Avilo.
Komarkoj de la provinco Avilo; Komarko de Avilo centre, rozkolore.
Poveda centre sur la valo; malantaŭe linio de la rivero Adaja; maldekstre Pradosegar.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

Poveda estas ar-nomo kun sufikso -eda el pobopovo, hispana termino por "poplo", el latina pōpūlu. Abundas en Hispanio tiaj loknomoj: Poveda de la Obispalía (en municipo Altarejos, Cuenca), Poveda de las Cintas (Salamanko), Poveda de la Sierra (Guadalajara), La Póveda de Soria ktp.[1] La familinomoj Poveda kaj Pobeda havas saman devenon eĉ ĉe parencoj kun malsama literumado. Ĉe slavaj landoj aperas la vorto Pobeda, sed tio estas laŭvorta traduko de la vorto "venko". Tiel estas paro de montoj en Rusio nomitaj Pobeda, kaj ŝipoj, avioj, militmedaloj, misilo en kiuj la termino Pobeda aperas.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 6,51 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 38 loĝantojn. Ĝi perdis 250 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 40 km de Avilo, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun Villatoro, Vadillo de la Sierra, Amavida kaj Pradosegar. Tra la teritorio fluas la rivero Adaja. Estas la Valo Amblés sude kaj la Montaro de Avilo norde.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas restaĵoj de antaŭromiaj vetonoj. En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nieto Ballester, Emilio (1997). Breve diccionario de topónimos españoles. Madrid: Alianza Editorial. ISBN 84-206-9487-8.