Saltu al enhavo

Pozaldez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pozaldez
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 47220
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 494  (2023) [+]
Loĝdenso 18 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 22′ N, 4° 51′ U (mapo)41.3721132-4.8446431 [+]
Alto 790 m [+]
Areo 28 km² (2 800 ha) [+]
Pozaldez (Provinco Valadolido)
Pozaldez (Provinco Valadolido)
DEC
Situo de Pozaldez
Pozaldez (Hispanio)
Pozaldez (Hispanio)
DEC
Situo de Pozaldez

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pozaldez [+]
vdr

Pozaldez [pozalDEZ] estas municipo en la sudcentro de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Vintero (Tero de Vino, en hispana Tierra del Vino) en la sudokcidento de la provinco kaj ankaŭ atribuita al la komarko Tierra de Medina, pli suda. Pozaldez estas komprenebla etimologie kiel Puto de Vinrubo alude al abundo de vinproduktado. Fakte Pozaldez apartenas al la areo de protektita devennomo Denominación de Origen de Rueda.

Pozaldez en la provinco Valadolido.
La Vintero de la provinco Valadolido, oranĝe, sudokcidente.
Preĝejo de Sankta Maria.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 27,85 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 473 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 1 650 el la 1900-aj jaroj. Ĝi distas 44 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Mezepoko okazis reloĝado eble ĉirkaŭ la 9-a jarcento. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, kaj beto) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado). Estas fervoja stacio.

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la du preĝejoj kaj ruino de la iama kastelo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]