Pranas

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pranas estas relative ofta litovlingva vira persona nomo.[1] Temas pri variaĵo de la nomo Franko respektive pli longe Francisko, kaj ankaŭ konsideratas mallongigo de la pli longa litovlingva nomformo Pranciškus [2]. Ke en litovaj nomoj la litero "p" anstataŭigas latinan respektive okcidenteŭropan literon "f", estas pli ofta fenomeno - komparu ekzemple la ŝtatnomon "Prancūzija" anstataŭ Francio.

Konatuloj kun tiu persona nomo[redakti | redakti fonton]

  • Pranas Domšaitis (1880–1965), germana ekspresionisma pentristo el Orienta Prusio, kiu origine nomiĝis Franz Domscheit, ekde la jaro 1939 uzis la litovlingvan formon de sia nomo kaj ekde la jaro 1949 vivis en Sud-Afriko
  • Pranas Dovydaitis (1886–1942), litova politikisto
  • Pranas Kuconis (naskiĝis en 1961), litova juristo kaj Kriminalist
  • Pranas Kūris (naskiĝis en 1938), litova juristo
  • Pranas Lubinas (Frank Lubin; 1910–1999), usona-litova korbopilkisto
  • Pranas Vytautas Rasimavičius (mortis en 2002), litova juristo kaj juĝisto
  • Pranas Vaičekonis (1928–2006), litova pastro kaj eklezia juristo
  • Pranas Gavėnas (1918-2000), litova katolika pastro, saleziano kaj esperantisto

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pranas en la germanlingva retejo vornamen-weltweit.de
  2. Kazys Kuzavinis kaj Bronys Suvukynas: Lietuvių vardų kilmės žodynas, Vilno, 2-a eldono 1994, paĝo 301