Saltu al enhavo

Pranciškus

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pranciškus estas litovlingva vira persona nomo. Temas pri variaĵo de la persona nomo Francisko kaj de ties slava formo Franciszek [franciŝek][1], tial la sono "ŝ" vortomeze. Kutimaj litovlingvaj mallongigaj formoj estas Pranas, Pranys kaj Pranius. Ke en litovaj nomoj la litero "p" anstataŭigas latinan respektive okcidenteŭropan literon "f", estas pli ofta fenomeno - komparu ekzemple la ŝtatnomon "Prancūzija" anstataŭ Francio.

Konatuloj kun tiu persona nomo[redakti | redakti fonton]

  • Pranciškus Smuglevičius respektive Franciszek Smuglewicz (1745–1807), pola-litova pentristo kaj desegnisto
  • Pranciškus Stanislavas Vitkevičius (naskiĝis en 1926), juristo, profesoro, eksa juĝisto kaj membro de la nacia litovia parlamento Seimas
  • Pranciškus Vaičekonis (1928–2006), eklezia juristo, profesoro kaj pastro

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kazys Kuzavinis kaj Bronys Suvukynas: Lietuvių vardų kilmės žodynas, Vilno, 2-a eldono 1994, paĝo 302