Preĝejo Johano Baptisto (Acsád)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Johano Baptisto
Preĝejo Johano Baptisto en Acsád
Preĝejo Johano Baptisto en Acsád
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Acsád
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Vas (Hungario)
diocezo Szombathely
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Preĝejo Johano Baptisto estas romkatolika preĝejo en Hungario, en vilaĝo Acsád, kie ĝi estas la plej malnova kirko.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la preĝejo okazis en 1342 (la paroĥo funkciis tiam en Szilvágy), en 1547 ĝi jam havis ankaŭ paroĥon loke. En la 17-a jarcento kalvinana kaj luterana pastroj servis en la vilaĝo, dume en 1713 la preĝejo ne havis turon. En 1756 la paroĥo funkciis ne loke, sed en Meszlen. En la 1790-aj jaroj la preĝejo estis renovigita kaj trakonstruita laŭ baroka stilo. La turo estis konstruita nur en la 20-a jarcento. En 1947 la freskoj estis pentritaj, en 1968 la ekstera parto estis renovigita.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola. La preĝejo havas unusolan kvadratforman turon super la ĉefenirejo. Sub la preĝejo estas kriptoj, sed la enirejo al la kriptoj estas blokita per muro.

Kermeso okazas en la 24-an de junio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.