Preĝejo Koro de Jesuo (Hévíz)
Preĝejo Koro de Jesuo | |
---|---|
Preĝejo Koro de Jesuo en Hévíz
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Hévíz (urbo) |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Zala |
diocezo | Veszprém (urbo) |
dekanujo | Keszthely |
Dato de konsekro | 1995 |
Arkitektura priskribo | |
Arkitektoj | János Bocskai |
Konstruado | 1994–1995 |
Specifo | |
Ligiloj | |
La preĝejo Koro de Jesuo estas romkatolika konstruaĵo en urbo Hévíz (Hungario) (iam en vilaĝo Egregy [egredj]). La kampanilo estis deklarita historia monumento en 2007.
Historio[redakti | redakti fonton]
Kampanilo[redakti | redakti fonton]
En Egregy estis iam konstruita ligna sonorilostablo. Anstataŭe estis konstruita kampanilo en 1905. Ĝi estis altigita en 1937, samtempe novgotikaj fenestroj estis faritaj. En 1990 ĝi estis renovigita.
Preĝejo[redakti | redakti fonton]
Pli frue en Egregy estis nur lerneja kapelo. Anstataŭe estis konstruita la nun videbla kirko en la jaroj 1994 kaj 1995. Finance sporta klubo de Ferencváros apogis la konstruadon, tial la kirko prenis la sportklubajn kolorojn verdo-blanko.
Preĝeja konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La preĝejo situas jam en Hévíz en kvartalo Egregy ĉe stratangulo. La fasado estas malsimetria, ĉar maldekstre altiĝas la kampanilo. Super la enirejo en niĉo skulptaĵo pri Sankta Maria estas videbla. La absido estas plurlatera (supozeble sesangula).
Memorparko[redakti | redakti fonton]
En 2000 oni establis memorparkon honore al filintoj dum la mondomilitoj. Oni plantis tiliojn kaj oni inaŭguris memortbulon.
Preĝeja kermeso okazas en festotago de Koro de Jesuo.