Grek-katolika preĝejo Metamorfozo de Kristo (Csenger)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Metamorfozo de Kristo
preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Csenger
Bazaj informoj
Religio kristanismo
provinco Szabolcs-Szatmár-Bereg
paroĥo loke
Dato de konsekro 2000
Konsekrinto Szilárd Keresztes
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Imre Makovecz
Konstruado 2000
Specifo
Ligiloj
vdr

La preĝejo Metamorfozo de Kristo (origine hungare Urunk színeváltozása) estas grek-katolika konstruaĵo en urbo Csenger (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

En Csenger ekde la 18-a jarcento vivis signifa grekokatolika loĝantaro. Ili apartenis eklezie al la najbara paroĥo de Csengerújfalu kaj ili volis konstruis propran kirkon en 1762. Tamen estis konstruita nur sonorilostablo en la sekva jarcento. Dum la socialismo la diservoj okazis komence en la katolika preĝejo. De 1970 oni konstruis kapelon en privata ĝardeno, apude oni metis la menciitan sonorilostablon. En 1983 fine estis preta la kirko, sed en 1998 la cigana aŭtonomio aĉetis ĝin. En la urbocentro pli nova impona kirko estis konstruita en 2000. Post 7 jaroj alvenis la paroĥa statuso. Paroĥo estis konstruita en 2010.

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola apud la trotuaro. La konstruaĵo konsistas ĉefe el kupoloj, tio estas navo, la pli malgranda estas la sanktejo. La kupoloj estis faritaj el lignoj. La enirejo funkcias tra la turo. Inter la turo kaj kupolo estas kovrita koridoro.

Kermeso okazas en la 6-an de aŭgusto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.