Preĝejo Reviviĝinta Kristo (Budapeŝto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kirko Reviviĝinta Kristo
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Budapeŝto, distrikto Kőbánya
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest
diocezo Esztergom-Budapeŝto
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Kirko Reviviĝinta Kristo estas romkatolika konstruaĵo en Hungario, en urbo Budapeŝto, en distrikto Kőbánya.

Historio[redakti | redakti fonton]

Post Traktato de Trianon multe da hungaraj rifuĝintoj alvenis ankaŭ en Kőbánya. Post jaroj ili formis kolonion, ties kirko estis konstruita en la jaroj 1924 kaj 1925. Ĝi iomete similas al kirkoj en Transilvanio pro la rifuĝintoj el Transilvanio. La unua orgeno alvenis en 1930. Dum la 2-a mondmilito 9 bomboj trafis la preĝejon. Ĝi renoviĝis post 2 jaroj, sed la pli nova orgeno alvenis nur en 1950.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola laŭ la trotuaro. La fasado estas malsimetria, ĉar maldekstre la kvadrata turo altiĝas. En mezo de la fasado 4 arkadoj estas videblaj, malantaŭe estas la ĉefenirejo. Antaŭ la ĉefenirejo estas skulptaĵo pri Elizabeto de Hungario farita en 1931. La navo estas seslatera, do estas ĉefnavo kun du flanknavoj. Post la enirejo troviĝas altaro pri Sankta Antonio el Padovo, la ceteraj altaroj estas dediĉitaj al Sankta Jozefo kaj Sankta Maria. La sanktejo estas plurlatera, la ĉefaltaro estis kreita en 1940. Tie estas videbla skulptaĵo pri Reviviĝinta Kristo.

Kermeso okazas en la 2-a dimanĉo dum Pasko.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.