Preĝejo Sankta Cecilio (Arundo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pordego de la Preĝejo Sankta Cecilio

La Preĝejo Sankta Cecilio de Arundo, Hispanio, estas katolika kirko, kiu apartenis al la ordeno de "Senŝuaj Triunuanoj" (fondita en 1594) ĝis kiam en 1663 ili konstruis novan pregeĵon sur la Ermitejo de Kristo de la Rokoj. En 1836 ĝi iĝis eduka centro kaj en 1875 ĝi iĝis paroĥejo de Sankta Cecilio.

Strukturo[redakti | redakti fonton]

La ĉefa fasado estas el sabloŝtono, Tie videblas la blazono de la Ordeno de Triunuanoj kaj ĝi estas ornamita de duoncirklaj arkoj. Ties interno konsistas el tri navoj; la centra navo estas kronita per volbo ornamita per homaj kapoj kaj pilieroj de korintia stilo. La kupolo estas situanta super la kruciĝo.