Saltu al enhavo

Preĝejo Sankta Kiliano (Mühlhausen)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Sankta Kiliano
kristana preĝejo Redakti la valoron en Wikidata
Bazaj datoj
Konstrustilo Gotika arkitekturo vd
Adreso
Lando Germanio
Situo Mühlhausen
Situo
Geografia situo 51° 12′ 32″ N, 10° 27′ 55″ O (mapo)51.208910.4654Koordinatoj: 51° 12′ 32″ N, 10° 27′ 55″ O (mapo) [+]

Geografia lokigo sur la mapo : Mühlhausen (Turingio)

Preĝejo Sankta Kiliano (Mühlhausen) (Mühlhausen (Turingio))
Preĝejo Sankta Kiliano (Mühlhausen) (Mühlhausen (Turingio))
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Centra Mühlhausen (Turingio)

Preĝejo Sankta Kiliano (Mühlhausen) (Centra Mühlhausen (Turingio))
Preĝejo Sankta Kiliano (Mühlhausen) (Centra Mühlhausen (Turingio))
DEC
Map
Preĝejo Sankta Kiliano
vdr

La Preĝejo Sankta Kiliano (germane Kirche St. Kiliani) estis protestantisma preĝejo en Mühlhausen (Turingio), Germanio. Hodiaŭ ĝi estas teatrejo.

La preĝejo apartenis al ĉeno de malnovaj preĝejoj ĉe la eosta rando de la posta urboteritorio. Eble ĝi estis preĝejo por komercistoj en la tempo de la Karolidoj. La unua mencio estis en 1287. Gotika halo kun turo troviĝas nordoriente. La ĉefa portalo estas norde en la direkto de la strato Unter der Linde. La plurangula altarejo estas pi alta ol la navo kaj aldonitis verŝajne nur post fajrego de 1422. Post 1707 la turo ricevis barokan spajron okangulan. Ene troviĝas ligna plafono kun restoj de malfrubaroka pentrado (i.a. pri la miraklo pentekosta).

La preĝejo estis longtempe filia paroĥeja preĝejo kaj estis eĉ pest-preĝejo. Ĝi damaĝitis plurfoje dum incendioj.

Ekde la 1960-aj jaroj ĝi estis liturgie senfunkcia kaj servis kiel deponejo de aŭtoriparejo. Post la Turniĝo ĝi transformitis en teatrejon de 3K-Theaterwerkstatt. Tenadas tiun ĉi kulturlokon la fondaĵo Kiliankirche-Stiftung für Kunst und Kultur. Ties celo estas antaŭenpuŝi en la Distrikto Unstrut-Hainich artojn, kulturon, kulturan pluklerighon kaj kulturan edukadon kaj ­disponigi teatrejon.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]

Ernst Badstübner: Das alte Mühlhausen. Kunstgeschichte einer mittelalterlichen Stadt, Koehler und Amelang, Leipzig 1989, p. 205, ISBN=3-7338-0055-9

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]