Preĝejo de Sankta Kruco (Kaposvár)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo de Sankta Kruco
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Kaposvár
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Somogy
diocezo Kaposvár
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Enhaveco po 200 sidlokoj kaj starlokoj
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La preĝejo de Sankta Kruco estas romkatolika konstruaĵo en urbo Kaposvár (Hungario), en loĝkvartalo Donner.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loĝkvartalo Donner ne havis kirkon ĝis 1947. En la praktiko la loĝantoj uzis la golgotan kapelon ekde 1893. En 1947 oni establis la paroĥon, samtempe oni konstruis preĝejon. En 1983 oni konstruis apartan kampanilon, en la sekva jaro oni faris internajn renovigajn laborojn. En 2002 la tegmento ripariĝis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola en korto, iom apude la kampanilo altiĝas, pli poste ŝtona kruco estas videbla. La fasado (sen kampanilo) estas simetria, antaŭ la navo brikoforma vestiblo plene reliefas kun 3 arkadaj pordoj. Pli supre granda rondfenestro estas videbla.

Kermeso okazas en la 14-an de septembro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.