Preĝejo Sankta Maŭrico (Erfurto)
| Preĝejo Sankta Maŭrico | ||||
|---|---|---|---|---|
| kristana preĝejo | ||||
| Bazaj datoj | ||||
| Konstrustilo | gotika arkitekturo vd | |||
| Lando | Germanio | |||
| Situo | Erfurto | |||
| Situo | ||||
| Geografia situo | 50° 58′ 56″ N, 11° 1′ 29″ O (mapo)50.982111.0248Koordinatoj: 50° 58′ 56″ N, 11° 1′ 29″ O (mapo) [+] | |||
| ||||
La preĝejo Sankta Maŭrico (germane: Moritzkirche) estis paroĥa preĝejo en la urbokerno de Erfurto. Ĝi troviĝis en la Moritzstraße nr. 26/27, en la norda parto de la urbo.
Historio
[redakti | redakti fonton]Unue ĝi endokumente menciitis en 1193. La posta kirko estis gotikstila, kies turo konstruitis en la 1505-a jaro. Post la enkonduko de Reformacio en Erfurto la komunumo protestantiĝis en 1525. En 1604 ĝi kunfandiĝis kun la komunumo de la Andreo-preĝejo kaj la konstruaĵo ne plu estis uzata.
Dum la Tridekjara milito la svedaj okupantoj malkonstruigis la kirkon por ricevi brikojn cele al plifortigon de la Ĉirkaŭfortikaĵo de Erfurto: restis nur la turo. En la jaro 1814-a finfine ankaŭ tiu lasta restaĵo malkonstruitis.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Gerd Schöneburg: Kirchen im Erfurter Gebiet, Erfurt 2007





