Preĝejo Sankta Mario (Angstedt)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gräfinau-Angstedt, Mario-kirko
interno
orgeno

La Preĝejo Sankta Mario (germane: Kirche St. Maria) troviĝas en Gräfinau-Angstedt, urbokvartalo de Ilmenau en Germanujo. Apartenas la komunumo al la paroĥo Griesheim ene de la Evangelia ekleziaro en Meza Germanujo.[1]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

priploro de Kristo

La klasikisma halokirko sur ses aksoj kaj kun eosta turo estiĝis anstataŭ antaŭula konstruaĵo estinta sub patroneco de Nikolao, Mario kaj ĉiuj sanktuloj. Tion atestas dokumento de 1281. La novan konstruis inter 1827 kaj 1831 nekonata arkitekto.

La per ebena selotegmento kovrita rektangula konstruaĵo havas naturŝtonfasadon kaj monumentan portalon en la okcidento. Ĝi similas al la t.n. franca revoluci-arkitekturo. Fortipmresa paro da kolonoj portas la trabaron kaj la ornamitan timpanon. Havas la navo duetaĝan galerion. La benkaro troviĝas en duonrondo ĉirkaŭ la altaro. La altara bildo de la komenco de la 16-a jarcento originas el la fama skolo de Saalfeld; montriĝas la priploro de Kristo.

La granda sonorilo muldiĝis en 1512, dume la du pli etaj estas de posta datumo.

La orgeno havas 21 registrojn sur du klavaroj kaj pedalo. Ĝin faris en 1831 Johann Friedrich Schulze; restaŭris ĝin en 2006 la firmao Orgelbau Schönefeld el Stadtilm.[2]

La tuta konstruaĵo ĝuis restaŭriĝon en 1969 kaj 1981 (kun la klasikismaj vanda kaj plafona pentraĵoj. Meze de al 1990-a jaroj necesis ripari la kampanilon kiu suferis pro vibradoj kaŭzitaj de najbara aŭto-trafiko.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Dehio-Handbuch der deutschen Kunstdenkmäler, Thüringen. Deutscher Kunstverlag, München/Berlin 2003, ISBN 3-422-03095-6.
50.69943711.020851