Preĝejo Sankta Marko (Bedburg)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Iama monaĥineja preĝejo je Bedburg, nun paroka preĝejo Sankta Marko
Paroka preĝejo Sankta Marko, gotika ĥorejo

La Mariakolegiato Bedburg (vere Bedbur) estis monaĥinejo fondita en la 12-a jarcentoproksime de la Klever Burg. La preĝejo nun servas kiel paroĥopreĝejo Sankta Marko.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ 1138 Grafo Arnoldo la 1-a de Kleve fondis la monaĥejon Bedburg, kiu akceptis la regularon de la premonstratordeno, kiun mallonge antaŭe estis fondinta Norberto de Ksanteno. Ĝis la komenco de la 14-a jarcento la monaĥopreĝejo servis kiel entombigejo de la grafoj de Kleve. Proksimume 1270 Bedburg reguligita monaĥinejo, en 1519 reguligita abatinejo. En 1604 la konvento translokiĝis al Kleve, la monaĥodomoj en Bedburg videble kadukiĝis post tio. En 1802 la abatinejo estis sekularigata. La iama monaĥopreĝejo servas ekde 1804 kiel paroĥopreĝejo Sankta Marko por la komunumparto de Bedburg-Schneppenbaum.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La monaĥopreĝejo konstruita proksimume 1130 estas krucforma romanika ensemblo kun navokrucoturo. Meze de la 15-a jarcento oni starigis gotikan orientan absidon. Post la translokiĝo de la abatinejo al Kleve en 1604 la preĝejo kadukiĝis; La sekvo estis la malkonstruo de la monaĥodomoj kaj de la preĝis escepte la turon kaj la orientan alon en 1774. De 1900 ĝis 1902 oni rekonstruis la mankajn partojn de la preĝejo laŭ novromanika stilo.

Ekipaĵo[redakti | redakti fonton]

La vitralojn verkis Joachim Klos 1965–1968; la vitraloj de la tri ĥorejaj fenestroj devenas de firmao Josef Mencke Goch el la jaro 1903.

Pietato kun lamenta Maria, tenanta la kadavron de sia filo en la manoj, devenas eble de Majstro Arnt de Kalkar.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Willehad Paul Eckert: Der Niederrhein – Landschaft, Geschichte und Kultur. Du Mont Buchverlag Kolonjo, 3-a eldono 1978, ISBN 3-7701-1085-4.
  • Karl-Heinz Hohmann: Gemeinde Bedburg-Hau. Rheinischer Verein für Denkmalpflege und Landschaftsschutz, Kolonjo 2003, ISBN 3-88094-910-7 (Rheinische Kunststätten 479).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

51.7630555555566.1858333333333