Preĝejo Sankta Mikaelo (Cuéllar)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Sankta Mikaelo, en la ĉefplaco de Cuéllar

La Preĝejo Sankta Mikaelo estas katolika kirko de la vilaĝo Cuéllar (Segovia), el romanika stilo kaj venas de la 11-a jarcento, kvankam nuntempe ĝi havas plurajn arkitekturajn stilojn pro la reformoj laŭlonge de la jarcentoj. Ĝi estas dediĉata al la Ĉefanĝelo Mikaelo, patrono de la vilaĝo. Ĝi estas la sola preĝejo el ĉiuj ekzistantaj en Cuéllar, kiu funkcias kiel paroĥejo, ĉar la ceteraj estas ĝiaj filioj. Ĝi situas en la urbocentro, en la ĉefplaco.