Preĝejo Sankta Petro (Dachwig)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la suda fasado de la kirko en Dachwig

Preĝejo Sankta Petro (germane: Kirche St. Petri) estas protestantisma halo-kirko en Dachwig, Germanujo, kiu konstruiĝis en 1863 laŭ rondarka stilo.

la monumento por falintaj soldatoj
en la direkto de la apsido

Historio[redakti | redakti fonton]

Jam en 876 estis la unua mencio de kirko en Dachwig; en 1208, laŭ enkronikaj asertoj, oni starigis kapelon Sankta Sebastiano samloke kie nun estas la preĝeja areo. En 1400 alvenis dua Johano-kirko antaŭ la pordego Niedertor kiu 95 jarojn pli malfrue estiĝis, do ekstere de la nuna vilaĝo.

Post ordonita endkonduko de Reformacio en la 1524 jaro la Sebastiano-kirko iĝis Petra kaj jam jaron poste la unua protestantisma pastoro Johann Spinler ekdeĵoris. En 1794 la surloka orgenfaristo Johann Michael Hesse kreis instrumenton por ĝi. Pro kadukegoj la mezepoka ejo estis malkonstruita en 1862.

En novembro 1863 konsekriĝis ĝia posteula ejo kaj la Hesse-orgeno reinstaliĝis. Ĉirkau la 1900-a jaro la interno ricevis novan farbadon kaj post la Unua mondmilito senvualiĝis granda monumento por la falintaj soldatoj en la kirka korto. En 1943 la granda sonorilo devis fandiĝi por armilproduktado. En 1963 nova, pli modera farbado ekbeligis la internon kie oni estis foriginta la ambonan altaron. Restaŭrado de la orgeno estis en 2004, de la antaŭkirka placo en 2009. Farbado interna nova fariĝis en 2014/15 kaj 2017 la ĥorejo estis farbe rearanĝita laŭ la ideoj de la komenco de la 20-a jarcento.

En 2023 la kirko kun la komunumoj Dachwig, Elxleben, Walschleben kaj Witterda apartenas al la paroĥa areo de Elxleben ene de la ekezidisktrikto erfurta. Paroĥestras Olaf Meyer.[1]

Arkitekturo[redakti | redakti fonton]

Temas pri verko de [[historiismo (arthistorio)|historiismoĥĥ kun kirkoturo ueste kaj apsido kun kvinangula finiĝo eoste. Ĉeestas ankaŭ trajtoj de iam moderna, rondarka stilo laŭ modeloj de malfrubizancaj kaj romanikaj kirkoj en Supra Italujo. Tipas la apenaŭ oblikva trabtegemento permesanta interne malferman spekton de la ligna tegmentaro.

Estas granda galerio je tri flankoj kies apogiloj staras seninterrompite ĝis supre. Kontraŭdirekte ili estas unuigitaj kun la eksteraj vandoj per diversaj lignaj elementoj. Uestflanke estas dua galerio sur kiu trovis sian finan lokon la fama kaj belsona Hesse-orgeno.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

51.07664510.858138