Preĝejo Sankta Roĥo (Csongrád)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo de
Sankta Roĥo
Preĝejo de Sankta Roĥo en Csongrád
Preĝejo de Sankta Roĥo en Csongrád
katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Csongrád (urbo)
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Csongrád
diocezo Szeged-Csanád
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Preĝejo de Sankta Roĥo estas romkatolika Monumento historia en Hungario, en Csongrád (urbo).

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la arkeologoj diversaj konstruaĵoj (supozeble ankaŭ moskeo) estis tie dum dominado de la turkoj. Oni trakonstruis tiujn domojn por konvena kirko en 1722. Ekde 1784 la patrono estas Sankta Roĥo. La turo estis konstruita en 1808 aŭ en 1818. Pro la baldaŭaj trakonstruoj ankaŭ klasikismaj elementoj estas videblaj. La orgeno alvenis en 1926.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola, antaŭe estas ŝtona kruco. La konstruaĵo havas 3 partojn. Unue estas la kvadrata turo, kie estas la ĉefenirejo. Post la turo sekvas la navo, fine la sanktejo, kies fundamento estas okangula turka konstruaĵo. Ĉe la ĉefaltaro la bildo prezentas Sanktan Roĥon pentritan en 1869. la alia bildo prezentas Ĉieliron de Maria. la navo havas 2 flankajn altarojn: la unua estas dediĉita al Sankta Anna. La baldakeno estis pentrita en 1947 kaj prezentas ankaŭ simplajn loĝantojn, ekzemple fiŝistoj kaj ĉarumistoj kun Sankta Maria. Sur la alia bildo oni vidas Jesuon kun gejunuloj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.