Preĝejo Sankta Sebastiano (Eger)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo de
Sankta Sebastiano
katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Eger
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Heves
diocezo Eger
Arkitektura priskribo
Konstrustilo klasikismo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Preĝejo de martiro Sankta Sebastiano estas romkatolika historia monumento en Hungario, en urbo Eger, apud la minareto.

Historio[redakti | redakti fonton]

En tiu loko la turkoj konstruis moskeon, kiun oni trakonstruis al kirko en 1730. Post jardeko oni konstruis romkatolikan preĝejon, sed oni parte profitis ankaŭ la malnovan konstruaĵon. Longe la preĝejo apartenis al flegista ordeno. La fasado estis trakonstruita inter 18871891. En 1908 interne la kopiitaj bildoj estis pentritaj. Aliaj bildoj estis pentritaj inter 19351936.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas inter abatejo kaj hospitalo laŭ la strato. Antaŭe troviĝas la minareto. En 2010 la preĝejo estis en tre malbona stato, supozeble la preĝejo nun ne estas uzata. la mebloj devenis el la 19-a jarcento.

Ekstere estas videblaj skulptaĵoj pri Sankta Johano, Sankta Mikaelo kaj Sankta Gabrielo. En la supro estas nur ornama tureto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]