Preĝejo Vizito de Maria (Sümeg)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Vizito de Maria
Preĝejo Vizito de Maria en Sümeg
Preĝejo Vizito de Maria en Sümeg
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Sümeg
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Veszprém
diocezo Veszprém
dekanujo Sümeg
Konsekrinto György Széchényi
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado 16521657
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso Sümeg, Szent István tér
vdr

La franciskana mirakla pilgrimloka preĝejo Vizito de Maria estas sakrala monumento historia en urbo Sümeg (Hungario).

Aerfoto

Historio[redakti | redakti fonton]

Pro dominado de turkoj en Veszprém (urbo) la diocezo translokiĝis al Sümeg. Episkopo György Széchényi konstruis en tiu loko kirkon kun monaĥejo inter 1652-1657. Li invitis la franciskanojn por la preĝeja servo. La konstruaĵo estis kvazaŭ katedralo kaj pligrandigita en 1733, trakonstruita inter 1949-1954. La orgeno estis kreita en 1913, trakonstruita en 1965.

Miraklejo[redakti | redakti fonton]

Statuo pri Sankta Maria estis kreita en la 16-a jarcento onidire en Supra Hungarujo kaj ĝi estas vera gotika artaĵo. La Sankta Virgulino tenas sian Sanktan Filon malsuprenprenitan de la kruco sur sia sino. Signoj de profunda doloro de la patrina malĝojo legeblas sur ŝia vizaĝo. Supozeble la franciskanoj portis tien la statuon, kiu kaŭzis miraklan resaniĝon en 1699. Post la miraklo la kirko estis deklarita mirakla loko kaj poste okazis aliaj miraklaj resaniĝoj. Dum la jarcentoj la preĝejo suferis plurajn damaĝojn (fulmotrafo dufoje, en 1911 iu fajrodetruis la altaron kun malica intenco, sed la statuo estis evitis la damaĝojn.

Konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

Pordo ĉe la turo

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas ĉe placo ĉirkaŭita per arboj kune kun la monaĥejo en la maldekstra flanko. Mem la kirka fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. Apud la turo ambaŭflanke estas konstruaĵpartoj kun pordoj. Ankaŭ la turo havas pordon, al kiu kelkaj ŝtupoj kuras. La absido estas kvarangula. Interne la ĉefaltaro estis kreita en 1743, la predikejo estis donaco de episkopo Márton Bíró en 1760. La plej signifa entombigito estas Pál Hoffmann (episkopo).

Kermesoj okazas dimanĉe en la 8-an de septembro kaj en tago de Sankta Koro.

Monaĥejo[redakti | redakti fonton]

La monaĥejo estis konstruita kune kun la kirko. La monaĥoj estis forigitaj en 1950, sed ili povis reveni pro fino de la socialismo en 1989. Dum la socialismo la monaĥejo estis loĝdomo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]