Preĝejo Johano Baptisto (Balatonederics)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo de
Johano Baptisto
Preĝejo de Johano Baptisto en Balatonederics
Preĝejo de Johano Baptisto en Balatonederics
paroĥopreĝejokristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Balatonederics
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Veszprém
diocezo Veszprém
Arkitektura priskribo
Konstrustilo eklektiko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Preĝejo de Johano Baptisto estas romkatolika historia monumento en Hungario, en vilaĝo Balatonederics.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua kirko funkciis en tiu loko jam en la 13-a jarcento. Post 3 jarcentoj la turkoj okupis ĝin. La sekva preĝejo estis konstruita en 1752. Ĝi bruldetruiĝis pro incendio en 1838. La nun videbla preĝejo estis konstruita inter 1895-1898. Ĝuste post jarcento ĝi renoviĝis. La orgeno estis farita en 1900 kaj estis trakonstruigita en 1909.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo havas unusolan kvadratforman turon super la ĉefenirejo. Antaŭ la konstruaĵo 2 ŝtonaj krucoj situas. En la fasado estas videbla ankaŭ malgranda fenestrorozo. 2 sakristioj aliĝas al la navo, la pli nova estis konstruita en 1956.

Kermeso okazas en la 29-an de aŭgusto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.