Preĝejo Sankta Antonio (Makó)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo de
Sankta Antonio de Padovo
Preĝejo de Sankta Antonio de Padovo en Makó
Preĝejo de Sankta Antonio de Padovo en Makó
filial church • katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Makó
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Csongrád
diocezo Szeged-Csanád
Dato de konsekro 1907, 1944
Konsekrinto Imre Csepregi
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Longo 17 m, (2 m, nur la turo)
Larĝo 7 m, (2 m, nur la turo)
Alto 5.5 m (navo interne)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Preĝejo de Sankta Antonio de Padovo estas romkatolika konstruaĵo en Hungario, en urbo Makó, en la iama vilaĝo Bogárzó.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Bogárzó en la 19-a jarcento estis nur precipe farmoj. La loĝantoj en 1892 metis krucon en mezo de la vilaĝeto. Ili havis mesojn en la lernejo. En 1904 kampanjo komenciĝis por kapelo aŭ preĝejeto. Ĝi konstruiĝis inter 1906-1907. En 1942 loĝejo por la pastro ekfunkciis, post 2 jaroj la preĝejo estis pligrandigita kaj tiam oni pentris la ĉefaltaran bildon. En 1956 la preĝejo ricevis 2 skulptaĵojn pri Sankta Jozefo kaj Sankta Antonio. Inter 1959-2007 oni parte renovigis la konstruaĵon.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola inter arboj, antaŭe kruco troviĝas. La preĝejo havas 3 partojn. La turo estas kvadrata, kie malsupre estas la enirejo. Post la turo komenciĝas la navo, fine estas la absido.

La ĉefa kermeso okazas la 13-an de junio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungara Vikipedio
  • [1]