Preĝejo Stefano la 1-a (Makó)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo de
Sankta Stefano la 1-a (Hungario)
Preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario) en Makó
Preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario) en Makó
paroĥopreĝejo • katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Makó
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Csongrád
diocezo Szeged-Csanád
Dato de konsekro 1772
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado 1765–1772
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Preĝejo Stefano la 1-a (Hungario) estas romkatolika preĝejo en Hungario, en urbo Makó.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 14-a jarcento Makó havis preĝejon, kiu dum dominado de turkoj malaperis. En 1772 oni konstruis novan preĝejon. La klasikisma ĉefaltaro pretiĝis en 1852.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La ĉefaltara bildo pretiĝis en 1854, kiu prezentas, ke reĝo Stefano dediĉas la hungaran kronon al Sankta Maria. Apude 2 marmoraj skulptaĵoj situas: Ladislao la 1-a (Hungario) kaj Emeriko de Hungario. En la flankaltaro estas kopia bildo pri Dipatrino kun Jesuo. La aliaj 2 flankaltaroj estas dediĉitaj al Sankta Jozefo kaj Sankta Anna.

En la korto skulptaĵo pri Immaculata (Sankta Maria) estas videbla, kiu estas la plej malnova skulptaĵo de Makó. Kermeso okazas la 20-an de aŭgusto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]