Preao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preao

Biologia klasado
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Ronĝuloj Rodentia
Familio: Kaviedoj Caviidae
Genro: Galeo Galea
Specio: Galea spixii spixii


Preao estas nomo de du specoj de neotropisaj ronĝuloj, kaj la Galea spixii spixii kiu vivas en brazila nordoriento. Ronĝulo maldelikata, ĝi vivas en aroj kaj estas unu el la mamuloj plej ofta en Kaatingo (nordorient-brazila arbustaro). Ĝenerale, ĝi faras sian neston en veprejoj de kaktojbromelioj kaj en malgrandaj kavoj.

La preao pezas inter 0,5 kaj 1,5 kilogramo kaj mezuras inter 25 kaj 40 centimetroj, ĝi havas blankajn makulojn apud oreloj. Ĝi vivas en grandaj grupoj. Preainoj estas sekse maturaj en sia sesa monato, kiam ili estas en fertila periodo ili aĝitiĝis kaj sia vulvo ŝveliĝis. La virpreao ekdancas ĉirkaŭ la preaino kaj movas la buŝo kiel dum maĉado. Kiam la ino konsentas la kopulacion, ĝi knaras kaj maĉadas. La preaidoj naskiĝas 60 aŭ 70 tagojn post la pariĝo. Ili trinkas la patrinan lakton dum 15 tagoj.

La preao estas ĉasata de malriĉaj katingaaj homoj, kaj ofte estas la nura fonto de proteinoj al ili dum la sekaj periodoj.