Presbyterian Church (USA)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Emblemo de la Eklezio PC)(USA)

Presbyterian Church (USA) (mallonge: PC(USA); esperantigite: Presbiteria Eklezio (Usono)) estas la plej granda eklezia organizaĵo de la presbiteriisma tradicio en Usono. Fine de 2014 ĝi havis 1.667.767 membrojn, 20.383 ordinitajn pastrojn, kaj 9.829 lokajn eklezierojn. Ĝi fondiĝis en 1983 per la kunfandiĝo de la ĉefe sudusona "Presbyterian Church in the United States" kaj la tutlanda "United Presbyterian Church in the United States of America". PC(USA) estas membro de la (usona) Nacia Konsilio de Eklezio, la Monda Komunio de Reformitaj Eklezioj, la Monda Konsilio de Eklezioj, kaj Kristanaj Eklezioj Kune. Ĝia sidejo estas en Louisville, Kentukio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Bazita sur la artikolo en la angla Vikipedio.