Geea trakipiteko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Presbytis geei)
Geea trakipiteko.
Gee's Golden Langur area.png
Gee's Golden Langur area

La Geea trakipiteko (Trachypithecus geei, iam Presbytis geei), konata ankaŭ simple kiel ora languro, estas cerkopiteka simio kiu troviĝas en malgranda regiono de okcidenta Asamo, Barato[1][2] kaj en la najbaraj montetoj de la Nigraj Montoj de Butano.[3][4] Ĝi estas unu el la plej endanĝeritaj specioj de primatoj de Barato.[4] Delonge konsiderata sankta fare de multaj Himalajaj popoloj, la ora languro estis por la unua fojo atentita por la okcidenta mondo fare de la naturalisto E. P. Gee en la 1950-aj jaroj.[5][6] En parto de Butano, ĝi hibridiĝis kun la vertolanguro T. pileatus.[7]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Geea trakipiteko

La mantelo de la plenkreskaj orlanguroj gamas el koloro de kremo al oro; en ties flankoj kaj brustoj la haroj estas pli malhelaj kaj ofte rusteckoloraj; la manteloj de junuloj kaj femaloj estas pli helaj, arĝentecblankaj al hele sablokoloraj.[8] La ora languro havas nigran vizaĝon kaj tre longan voston kiu estas ĝis 50 cm longa. Oni notis, ke la felo ŝanĝas siajn kolorojn laŭ la sezonoj.[9]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Choudhury, A. U. (1988a). "Priority ratings for conservation of Indian primates". Oryx. 22 (2): 89–94. doi:10.1017/S0030605300027551.
  • Choudhury, A. U. (1988b). "Conservation in Manas Tiger Reserve". Tigerpaper. 15 (2): 23–27.
  • Choudhury, A. U. (1990). "Primates in Bhutan". Oryx. 24 (3): 125. doi:10.1017/S0030605300033834.
  • Choudhury, A. U. (2002). "S.O.S. Golden langur". The Rhino Found. NE India Newsletter. 4: 24–25.
  • Choudhury, A. U. (2008). "Primates of Bhutan and observations of hybrid langurs". Primate Conservation. 23: 65–73. doi:10.1896/052.023.0107.
  • Gee, E. P. (1955). "A new species of langur in Assam". Journal of the Bombay Natural History Society. 53 (2): 252–254.
  • Gee, E. P. (1961). "The distribution and feeding habit of the golden langur, Presbytis geei Gee (Khajuria, 1956)". Journal of the Bombay Natural History Society. 58 (1): 1–12.
  • Prater, S. H. (1971). The book of Indian Animals. Mumbai: Bombay Natural History Society and Oxford University Press. pp. 324. ISBN 978-0-19-562169-3.
  • Srivastava, A.; Biswas, J.; Das, J.; Bujarbarua, P. (2001). "Status and distribution of golden langurs (Trachypithecus geei) in Assam, India". American Journal of Primatology. 55 (1): 15–23. doi:10.1002/ajp.1035. PMID 11536313.