Preĝejo Johano Baptisto (Vitnyéd)
Aspekto
Paroĥa preĝejo de Johano Baptisto | |
---|---|
Preĝejo de Senkapigo de Johano Baptisto en Vitnyéd
| |
paroĥopreĝejo • kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Vitnyéd |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Győr-Moson-Sopron |
diocezo | Győr |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Preĝejo de Senkapigo de Johano Baptisto estas romkatolika historia monumento en Hungario, en vilaĝo Vitnyéd.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua kirko funkciis en tiu loko jam antaŭ 1696. La nun videbla preĝejo estis konstruita en 1794. La orgeno estis farita en 1898 kaj estis trakonstruigita en 1910. En 1932 la preĝejo estis pentrita, dume oni ektrovis originan freskon pri Sankta Antonio. Inter 1999-2000 la preĝejo plene renoviĝis. En 2004 oni metis horloĝon al la turo.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo situas sola ĉe malgranda placo. Antaŭ la konstruaĵo estas videblaj kruco kaj skulptaĵo pri Sankta Maria. En mezo de la fasado estas la enirejo, pli supre 2 niĉoj, kiun granda timpano interligas. En mezo de la timpano malgranda fenestrorozo vidiĝas. La plej supre la turo altiĝas.