Preĝejo Patrono de Hungaroj (Váraszó)
Preĝejo Patrono de Hungaroj | ||
---|---|---|
Preĝejo Patrono de Hungaroj en Váraszó
| ||
filial church | ||
Loko | ||
Ŝtato | Hungario | |
Municipo | Váraszó | |
Geografia situo | 48° 3′ 35″ N, 20° 6′ 35″ O (mapo)48.05970333263520.10962994019Koordinatoj: 48° 3′ 35″ N, 20° 6′ 35″ O (mapo) | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | romkatolika eklezio | |
provinco | Heves | |
diocezo | Eger | |
dekanujo | Parád | |
paroĥo | filio de Erdőkövesd | |
Dato de konsekro | 2000 | |
Konsekrinto | István Seregély | |
Arkitektura priskribo | ||
Konstrustilo | romaniko, gotiko | |
Konstruado | ||
Specifo | ||
Mapo | ||
Ligiloj | ||
La preĝejo Patrono de Hungaroj (hungare Magyarok Nagyasszonya-templom) estas romkatolika historia monumento en vilaĝo Váraszó (Hungario). La origina titolo estis Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo, sed intertempe la nova preĝejo konstruita en 1966 ricevis tiun titolon, tial la mezepoka preĝejo ricevis pli novan titolon Patrono de Hungaroj. La sentura mezepoka kirketo havas apartan lignan sonorilostablon.
Historio
[redakti | redakti fonton]En tiu loko estis konstruita romanika kirko supozeble en la frua 13-a jarcento. El la gotiko restis kelke da freskofragmentoj. Sakristio kaj ĉambro por ostoj estis alkonstruitaj en la 16-a jarcento. Ĉirkaŭ kaj en la kirko okazis entombigoj inter la 14-a kaj 16-a jarcentoj. En 1787 ĝi estis pligrandigita kaj trakonstruita. En 1850 ĝi estis iomete denove pligrandigita. En 1909 la plafono iĝis vivdanĝera, ekde 1912 la kirko forlasiĝis. En la preĝejo infanoj kaŭzis fajron en 1948, tial la konstruaĵo ruiniĝis. Plena restaŭrado okazis en 1964 fare de Ferenc Erdei (arkitekto), pli frue arkitektoj esploris. Ili trovis la jam malaperintan muron (ĉirkaŭ la konstruaĵo), ĉambron por ostoj, sakristion kaj la cetarajn alkonstruitajn partojn. Inter 1998-2000 la kirko estis renovigita, poste konsekrita.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La konstruaĵo situas sola en mezo de la vilaĝo sur monteto en herbejo. La kirko konsistas el navo kaj pli granda duonronda absido. La muroj estas 1 metron larĝaj kaj la restaĵo el la mezepoko estas tre altnivela. La enirejo estas nekutime en flanko de la navo.
Kermeso okazas en la 8-an de oktobro.