Preĝejo Sankta Jozefo (Salgótarján)
Paroĥa franciskana preĝejo Laboristo Sankta Jozefo | |
---|---|
Paroĥa franciskana preĝejo Laboristo Sankta Jozefo en Salgótarján
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Salgótarján |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Nógrád |
diocezo | Eger |
dekanujo | Salgótarján |
paroĥo | loke |
Dato de konsekro | 1936 |
Konsekrinto | István Zadravecz |
Arkitektura priskribo | |
Arkitektoj | Pál Szontágh |
Konstruado | 1934–1936 |
Specifo | |
Longo | 46,5 m |
Larĝo | 18 m |
Alto | preskaŭ 40 m (turo) |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | Salgótarján, Acélgyári út 1-3. |
La franciskana preĝejo Laboristo Sankta Jozefo estas sakrala kompleksa historia monumento (preĝejo kaj monaĥejo) en urbo Salgótarján (Hungario).
Historio
[redakti | redakti fonton]En 1932 franciskanoj alvenis kaj konstruis unue monaĥejon, poste kirkon, kiu estis konsekrita en 1936 fare de episkopo István Zadravecz. La orgeno estis kreita post 2 jaroj. En 1950 la franciskanoj estis forigitaj, poste la ordinara katolika eklezio transprenis la ekleziajn taskojn.
Kirko
[redakti | redakti fonton]La trinava kirko situas laŭ vojo. La tre alta kvadrata turo altiĝas ĉe la maldekstra flanko ĉe la absido. Tamen la plej supra turoparto estas oklatera, kie 4 sonoriloj loĝas. La enireja parto estas oklatera kaj 8 ŝtupoj kuras al la enirejo. Ankaŭ la absido estas oklatera. Interne la sekpentraĵoj estis pentritaj en la 1960-aj jaroj fare de Béla Kontuly. La ĉefaltaro havas 2 ferajn reliefojn pri Klara el Asizo kaj Sankta Paskalo fare de György Lehoczky. La preĝejo havas 2 flankajn altarojn dediĉitajn al Antonio de Padovo kaj Sankta Maria. Menciindas la skulptaĵoj kaj vitraloj.
Monaĥejo
[redakti | redakti fonton]La duetaĝa monaĥejo situas malantaŭ la sanktejo kaj similas al U-majusklo.
Kermeso okazas en la 19-an de marto.
Aŭdu, vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungare kun fotoj
- hungare kun foto
- hungare kun fotoj
- priskribo Arkivigite je 2023-03-19 per la retarkivo Wayback Machine
- leksikonaj datenoj legeblaj en la 4-a punkto