Preĝejo Stefano la 1-a (Kistelek)
Preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario) | ||
---|---|---|
Preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario) en Kistelek
| ||
paroĥopreĝejo • katolika preĝejo | ||
Loko | ||
Ŝtato | Hungario | |
Municipo | Kistelek | |
Geografia situo | 46° 28′ 12″ N, 19° 58′ 50″ O (mapo)46.46988888888919.9805Koordinatoj: 46° 28′ 12″ N, 19° 58′ 50″ O (mapo) | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | romkatolika eklezio | |
provinco | Csongrád | |
diocezo | Szeged-Csanád | |
dekanujo | Kistelek | |
paroĥo | Kistelek | |
Statuso | dekanuja kaj paroĥa preĝejo | |
Arkitektura priskribo | ||
Konstrustilo | klasikismo | |
Konstruado | 1825–1831 | |
Specifo | ||
Enhaveco | 2000 | |
Longo | 48 m | |
Larĝo | 16 m | |
Alto | 36 m (turo) | |
Konstrumaterialo | masonita | |
Mapo | ||
Ligiloj | ||
Preĝejo Stefano la 1-a (Hungario) estas romkatolika Monumento historia (ekde 1958) en Hungario, en urbo Kistelek, en la urbomezo.
Historio
[redakti | redakti fonton]En 1782 oni konsekris la preĝejon laŭ Sanktaj Petro kaj Paŭlo. La nun videbla preĝejo konstruiĝis en 1831. La ĉefaltaro estis farita en 1835. La unua orgeno estis aŭdebla inter 1858-1896, poste jam la dua orgeno funkcias. En 1929 la turo estis plialtigita, parto de la turo similas al turo de urbodomo en Szeged.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo havas unu turon super la ĉefenirejo, malantaŭe unusolan navon. La sanktejo estas komence rekta, sed ĉe la fino duonronda. En la vestiblo staras skulptaĵo pri Sankta Antonio el Padovo. En la navo troviĝas du skulptaĵoj: Sankta Francisko el Asizo kaj Sankta Rita. Supre estas videblaj freskoj pri vivo de Stefano la 1-a (pentritaj en 1940). La ĉefaltara bildo prezentas instruadon de Stefano la 1-a. Estas ankaŭ flankaltaro dediĉita al Koro de Jesuo, kontraŭe la alia flankaltaro estas dediĉita al Ĉieliro de Maria.
Kermeso okazas la 20-an de aŭgusto.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungare
- hungare kun bildoj
- hungare kun multe da bildoj
- hungare kun bildo
- hungare[rompita ligilo]