La Preĝejo de Sankta Walfridus en BedumNederlando estas unu el la plej malnovaj preĝejoj en la provinco Groningen. La plej malnova parto de la preĝejo datas el la 11-a jarcento. La preĝejo fondiĝis kiel pilgrima preĝejo por la Sankta Walfridus, kiu verŝajne vivis en Bedum kaj estus murdita de la Vikingoj. Origine la preĝejo estis dediĉita al Maria kaj Paŭlo fare de la episkopo de Münster, sed jam baldaŭ Walfridus mem fariĝis la patrono de la preĝejo.
Rimarkinda estas la oblikva turo el la 11-a jarcento en romanika stilo kun rombategmento. La turo staras pli oblikva ol la Turo de Pizo[1]: La oblikveco estas 4,18 gradoj[2] kaj tiu de Pizo 3,97. Per tio ĝi ankaŭ estas la plej oblikva turo de Nederlando.