Oblikva turo de Pizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Turo de Pizo)
Monda heredaĵo de UNESKO
Oblikva turo de Pizo
Torre di Pisa
sonorilturo • church tower • inclined tower • vidindaĵomuzeo • religia muzeo
Bazaj datoj
Konstrustilo Romaniko vd
Arkitekto Bonanno Pisano • Diotisalvi • Guglielmo vd
Estiĝo 1173
Malfermo 1373
Lando Italio vd
Situo Pizo
Adreso Piazza del Duomo, 56126 Pisa PI
Situanta sur Piazza del Duomo
Poŝtkodo 56100
Areo 500
Situo
Geografia situo 43° 43′ 23″ N, 10° 23′ 48″ O (mapo)43.72305555555610.396666666667Koordinatoj: 43° 43′ 23″ N, 10° 23′ 48″ O (mapo)
Oblikva turo de Pizo (Toskanio)
Oblikva turo de Pizo (Toskanio)
DEC
Oblikva turo de Pizo
Oblikva turo de Pizo
Lokigo de Toskanio en Italio
Situo de Oblikva turo de Pizo
Map
Oblikva turo de Pizo
Posedata de Opera della Primaziale Pisana vd
Retejo http://www.opapisa.it/
vdr
Oblikva turo de Pizo
Oblikva Turo de Pizo
Geografiaj datumoj
Loko:Placo del Duomo
Provinco:Pisa Neamani
Kliniĝo
1173 ĝis 1250:al Nordo
1272 ĝis nun:al Sudo
Uzado
La turo estas sonorilturo por la apuda katedralo

La oblikva turo de Pizo, staranta en Pizo (Italio), estas bone konata en la tuta mondo, pro sia kliniĝo el la vertikalo. La turo estas parto de la katedrala struktura aranĝo, kiu laŭ la stilo de la romanika periodo de tiu tempo, konsistas el la ĉefa konstruaĵo, tiu estas la katedralo mem, kaj apartaj sonorilturoj kaj baptejo. El la tri konstruaĵoj, kiuj formas la tutan katedralon, la plej konata estas la sonorilturo, pro sia kliniĝo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni komencis konstrui la turon en 1174, sed haltis jam en 1178 pro manko de mono: la turo tiam havis tri etaĝojn kaj ekkliniĝis al Nordo. Jam en la unua etaĝo la marmoraj muroj estas pli dikaj de unu flanko ol de la alia, kio indikas, ke oni volis vertikaligi la turon tiamaniere. Sed tiu manovro ne sukcesis. La fakto, ke la konstruado haltis cent jarojn, sendube helpis la kliniĝon. La konstruadon oni daŭrigis de 1272; oni tiam aldonis kvar etaĝojn kun provo revertikaligi la turon kun provo krei la vertikalon: la lasta parto de la turo estas pli vertikala ol la malsupro. Post plia paŭzo de 1301 ĝis 1350, la konstruado finiĝis en 1372 kun la aldono de la lasta etaĝo kiu entenas la sonolirolojn. En 1380, ĝi jam estis unu metron kaj duonon for de la vertikalo. Konstruistoj esprimis timon pri la kvanto da kliniĝo, sed ili ne povis konsenti pri metodoj por haltigi la deklivon. La ĉefepiskopo de Pizo petis urĝan agon fare de tiuj konstruistoj, sed la rezulto estis nula.

Frue en la 15-a jarcento, denove oni deklaris timon pri la sekureco de la turo, kaj la estroj de la urbo decidis komisii arkitektojn kaj aliajn fakulojn por trovi metodon por sekurigi ĝin. Multaj estis la proponoj sed, bedaŭrinde, la problemo ne estis tiel simpla, kiel oni kredis. Ankaŭ neniu povis kompreni kial la klino okazas de unu flanko de la turo, kaj ne de la alia. Oni tiam ne posedis la scion, aŭ eble ne la eblecon, por studi la superstrukturon de la turo, kiel oni faris poste. Estas dirite, ke eĉ Leonardo da Vinci studis la problemon, kaj faris proponojn por vertikaligi la turon, sed neniu konas la detalajn planojn de tiu geniulo, krom unu aŭ du tre malnetaj skizoj. La jaroj dum la renesanco en Piso estis tre nepacaj kaj entute ne taŭgaj por fari studojn kaj okupi sin pri la turo, malgraŭ tio ke de tempo al tempo aperis iuj, kiuj montris intereson por la turo de Pisa. Supreniro longe ne plu estis permesata. La politika stabileco de la duoninsulo ne estis firma, pro influo de fortaj ŝtatoj kiel Francio, AnglioHispanio. Do, ĝis la kreo de Italio kiel unu sendependa nacio, la kliniĝanta turo ne altiris grandan atenton. Dum estas tiom multe da religiaj konstruaĵoj en la lando, kaj tiom malmulte da mono, unu pli aŭ unu malpli ne gravis!

Je la komenco de la 20-a jarcento, la reĝo de Italio instigis al studoj pri la problemo. Tiuj sin sekvadis senlime; iuj kun ideoj tre ekzotikaj. Multaj el tiu ideoj detruus la formon de la turo; ekzemple metante iujn apogilojn aŭ similajn aferojn sur la fasadon de la konstruaĵo. Plej serioza provo por vertikaligi ĝin estis farita en 1934 sub Mussolini. Oni decidis meti fundamenton sub la malsupron de la turo. La celo estis pumpi betonon sub la fundamenton, metodo ne tute nova kaj ofte farita en malnovaj konstruaĵoj, kiuj montras tendencon al inklino aŭ al sinkado en la teron. Sed la pezo de la betono estis pli granda ol la rezisto, kiu ĝin subtenis kaj, anstataŭ haltigí la kliniĝon, ĝin sinkigis kaj klinigis ankoraŭ pli.

En 1989 oni mezuris, ke la supra parto estas jam pli ol 4 metrojn el sia ekvilibra linio, kaj la jara kliniĝado atingas 2 mm, duoble tiom kiom antaŭ 50 jaroj! La tiaman kliniĝon, spertuloj opinias tro granda kaj danĝera, kaj ili decidis ke la turo plu ne estas sufiĉe sekura por permesi supreniradon. Iuj inĝenieroj certigas, ke la monumento minacas fali sen averto kaj ke la falo estas forte akcelata de la senĉesa vibrado kaŭzata de la intensa ĉirkaŭa trafiko. Kontraŭuloj opinias, ke distanco inter la turo kaj apuda ŝoseo estas tamen sufiĉe longa por absorbi la vibradon, pro la elasteco de la argilo, sur kiu staras la konstruaĵego. Studoj de inĝenieroj, kunvenoj, paroladoj, pliaj studoj, kunvenoj kaj paroladoj sin sekvis ĝis februaro 1992, kiam fine komencis labori en la urbo internacia komisiono. La studoj kaj diskutoj kompreneble plu daŭras, sed nun jam internaciskale. Jam multaj kaj plej diversaj teknikaj kaj elektronikaj instrumentoj daŭre observadas la sanstaton de la fama turo, plej precize.

Unu el la anoj de la fakula komisiono diras, ke la turo preskaŭ certe falos post 5 ĝis 25 jaroj, ĉar la matematika rilato inter puŝantaj fortoj kaj rezistantaj fortoj troviĝas jam de la ekstremalo de toleremo. Spertulo pri tera premo kaj fosado, male diras ke li tute ne povas ion ajn aserti pri la vivodaŭro de la malsanulo; eble ĝi falos morgaŭ aŭ post cent jaroj; la tuta afero estas granda enigmo, kiu ja dependas de la kvanto de akvo en la fundamento kiu malaltiĝas pli rapide ol atendite. Plej optimisma aserto diras, ke la turo starados ankoraŭ pluajn 85 jarojn, eble eĉ 100. Dumtempe, la pizanoj estas sufiĉe malkontentaj, ĉar dum pli ol tri jaroj ili plu ne ricevas la kutiman nombron da turistoj.[1]

En 1995 oni provis frostigi la grundon sed tio nur plirapidigis la kliniĝon. En 1998 interna ŝtala armaturo estis enkonstuita kaj en 1999 60 kubmetroj da argilo estis elfositaj kaj la fundamento estis plifirmigita per 15-metrojn profundaj fostoj. Tiu vorko kiu kostis 30 milionojn da Eŭroj proksimigis la supron de vertikalo je 43 cm kaj garantii pluan jarcentan staradon. La monumenton oni denove povas viziti de la 15-a de decembro 2001. Iuj spertuloj timas ke tio mallongigos la stardaŭron de la momunmento, aliaj asertas ke ĝi plu staros 300 jarojn.

Karakterizoj[redakti | redakti fonton]

  • Scheme of the Leaning Tower of Pisa.svg
    Skemo de la Klinita Turo de Pizo
    Alteco de la Placo del Duomo: ĉ 2 m super marnivelo
  • Alteco: 58,36 m (100 pizaj ulnoj) super fundamenta ebeno
  • Alteco super la grundo: 55,86 m sur plej malalta flanko; 56,70 m sur la plej alta
  • Alteco de ĉiu etaĝo: 5,82 m (2 arpentoj aŭ 10 pizaj ulnoj)
  • Diametro ekstera ĉe bazo : 15,484 m
  • Diametro interna ĉe bazo : 7,368 m
  • Diametro de la fundamento : 19,58 m
  • Diametro de la vakuo je fundamento : 4,5 m
  • Cirkonferenco ĉe bazo : 48,6 m (100 pizaj futoj)
  • Pezo: 14.453 tunoj
  • Sonoriloj: 7
  • Plej granda sonorilo : "L'Assunta"; 3,5 t, gisita en 1655
  • Plej malnova sonorilo : "Pasquareccia", gisita en 1262
  • Ŝtupoj ĝis supro de la sonorilejo: 296

Kliniĝo[redakti | redakti fonton]

  • 1173-1250 al Nordo, 1272-nun al Sudo
  • 1350 : 1,4 m t.e. 1,47 °
  • 1817 : 3,8 m t.e. 3,99 °
  • 1993 : 5,4 m t.e. 5,66 °
  • 2006 : 4,5 m t.e. 4,72 °

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Monato, internacia magazino sendependa, numero 1993/05, paĝo 16: La turo de Pisa verkita de Amador Diaz.