Saltu al enhavo

Preĝejo fortresa de Alțâna

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Preĝejo fortresa de Alțâna
fortress church
Informaro
Konstruado: 16-a jarcento
Geografia situo 45° 55′ 45″ N, 24° 27′ 36″ O (mapo)45.929266224.4598945Koordinatoj: 45° 55′ 45″ N, 24° 27′ 36″ O (mapo) f1
Preĝejo fortresa de Alțâna (Rumanio)
Preĝejo fortresa de Alțâna (Rumanio)
DEC
Situo de Preĝejo fortresa de Alțâna
Map
Preĝejo fortresa de Alțâna
Adreso: sat Alțâna nr. 443
Ŝtato: Rumanio
vdr

La fortikigita protestantisma defend-preĝejo de Alțâna (rumane Biserica evanghelică fortificată din Alțâna, germane Kirchenburg Alzen, hungare Alcinai erődtemplom), distrikto de Sibiu, Rumanio, konstruitis en la 16-a jarcento anstataŭigonte multe pli malnovan romanikan kapelon. Ĝi rangas sur la ŝtata listo pri historiaj monumentoj de 2010 (SB-II-a-A-12310) kun jenaj subaĵoj: preĝejeroj de la 13-a kaj de la 15-a jarcento, de 1500-1520, turo de 1853-1859; ĉirkaŭataĵoj kun turoj kaj arĥitekturo ĉirkaŭfermeja (15-a kaj 16-a jc.); kampanilo (de 1856-1858). Temas sendube pri unu el la plej belaj fortresopreĝejoj de Transilvanio.

Parola tradicio diras, ke la unuaj saksoj kondukitis de dek gravuloj. Ĉar ĉiu volis iĝi la nomdonanto por la vilaĝo, oni prenis la nomon pri "ĉiuj dek", en la germana: "All Zehn" (Alzen, la germana versio de la komunumo). La unua endokumenta mencio estas de 1291 sub la nomo "Olchona". Konatas ke la saman jaron du influplenuloj de la senjoroj de Gerlach kaj Ștefan, aĉetis surloke loĝejojn. Alțâna dum jarcentoj pluraj regitis fare de tiuj ĉi senjoroj. Temis pri unu el la plej grandaj saksaj familioj ĉe la sidejo de Nocrich kaj eĉ ekzistis planoj translokigi la ĉeflokon de Nochrich al Alțâna, fakto kiu eĉ aperas en dokumentoj tiutempaj. En unu el ili de 1361 ankaŭ nome menciitis la vilaĝestro de Alţâna. Alţâna estis libera vilaĝo ene de la Reĝa tero (Transilvanio), kaj certa Syffridus el Alzen ĉeestis la kunvenon de la Sep seĝoj en la jaro 1349. En 1374 estis en Alțâna ne malpli ol 80 mastrumejoj. La ambicio de la anoj de Alțâna iĝi mem administra centro ja daŭris. La vilaĝano Johann Gerend ekplenumigitis Alțâna en 1532 funkcii kiel ĉefloko de reĝa distrikto kaj li mem en dokumentoj nomis la vilaĝon ĉefopidumo. Tio igis ke la nocrich-anoj memkompreneble plendis en 1581 ĉe Kristoforo Báthory: pro ke intertempe ties parenco Gerendi memdecide faris "oppidum Olczena" sidejo unuaranga. Tamen en 1588 Sigismund Báthory decidis ke restu sidejo de la reĝa grafujo Nocrich; la alțana-anoj almenoj havu la rajton elekto siajn proprajn grafojn. Unu jaron poste la vilaĝanoj ricevis la privilegion okazigi po du foirojn por jaro kaj inter 1592/93 la defendorajto "ius gladii" ceditis al ili. Nova plendego fare de la nocrich-anoj venis en la jaro 1620 al la asemblejo de la Universitas Saxorum pri provo nova plialtrangigi Alţâna. Post internaj militoj ekzistis en 1695 ankoraŭ 25 loĝejoj individuaj kontraŭ 48 forlasitaj bienoj, 8 detruitaj bienoj kaj naŭ vidvinoj.

Ŝajne surkonstruitis en la 13-a jarcento romanika baziliko sentura; en 1549 fakturo raportas pri alikonstrulaboroj. Tiam iĝis ekz. la longa ĥorejoformo dume la antaŭa estis estinta multe pli malgranda kaj kvadrata. Vestvande de la suda navo troviĝas malaltigita reliefo kun bildigo de la benanta Jesuo. El tio oni konkludas ke estis surloke altarejo malnova. La fenestroj estas el multkolora vitro. La unua sakristio ĉe la norda flanko de la altarejo, la dua pli sude. Ĉeenireje konserviĝis romanika arketo.

En 1575 Efrosini kaj Jakobo Paleologos, idoj de la bizanca samnoma dinastio, donacis memortabulon ĉe la suda kolono de la triumfarko en memoro de la filino Despina kiu mortis en Alțâna. Ŝia bildo montras suĉinfanon. Baptujeto el 1404 apuda ŝtelitis antaŭ kelkaj jaroj.

En la meza navo estas galerio kun parapeto barokstila kiu atingebas tra ŝtuparo el la suda navo. Aliro al la sonorilejo faratas tra kaŝita pordo malantaŭ la orgeno: la kampanilo konstruitis en la jaro 1856 por anstataŭigi pli malnovan samlokan. Tiu ĉi malkonstruitis en 1853. Ĝi havis remparojn kaj defendogaleriojn. La nuna havas plurajn etaĝojn kaj la sonoriloj estas en la tria. La Johano-sonorilo venis el la komunumo Unterden, kiu post bataloj kontraŭ la turkoj malfondiĝis. .

La orgenon konstruis en 1780 J. Hahn el Sibiu.

En la 4.11.2020 kolapsis la plafono de la defendokirko supre de la meza navo. La benkoj, gildoflagoj kaj la historia orgeno ege damaĝitis. Restis netuŝita la ĥorejo kun altaro kaj malkaŝitaj freskoj.[1]

Fortikigaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Havas la rempararo muron ovalon kun diametro eosta-uesta de 75 metroj kaj norda-suda de 62 metroj. Ne tute konatas konstrudato ĝia, sed la ronda formo mura verŝajnigas la 15-an jarcenton. La eosta turo kun tri etaĝoj ŝanĝiĝis en portaloturon kun volbita enirejo kaj herso. Poste troviĝis ene simpla deponejo por nutraĵoj. Ekzista ankaŭ aliaj turoj okcidentaj, sudaj kaj nordaj: la lastemenciitaj terenfalis en la jaro 1914-a.

Pinakoteko

[redakti | redakti fonton]
  1. Stefan Bichler: "Gewölbe in Alzener Kirche eingestürzt", ĉe ADZ, 9.11.2020

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Anghel Gheorghe, Fortificații medievale din piatră, secolele XII-XVI, Cluj Napoca, 1986.
  • Avram Alexandru, Câteva considerații cu privire la bazilicile scurte din bazinul Hârtibaciului și zona Sibiului, ĉe: Revista monumentelor și muzeelor de istorie, 2/1981
  • Crîngaci Maria-Emilia, Bazilici romanice din regiunea Sibiului în Analele Asociației a Tinerilor Istorici din Moldova, Ed. Pontas, Chișinău, 2001.
  • Juliana Fabritius-Dancu, Cetăți țărănești săsești din Transilvania, ĉe: Revista Transilvania, Sibiu, 19.
  • Hermann Fabini, Atlas der siebenbürgisch-sächsischen Kirchenburgen und Dorfkirchen, Monumenta und AKSL, Hermannstadt-Heidelberg, vol. I 1998, vol. II 1999, vol III 2002.
  • Iambor Petre, Așezări fortificate din Transilvania (sec. IX-XIII), Cluj-Napoca, 2005.
  • Luca Sabin Adrian, Pinter Zeno Karl, Georgescu Adrian, Repertoriul arheologic al județului Sibiu (Situri, monumente arheologice și istorice), Sibiu, 2003.
  • Thomas Nägler, Așezarea sașilor în Transilvania, Editura Kriterion, București, 1992.
  • Adrian Andrei Rusu, Castelarea carpatică, Editura MEGA, Cluj-Napoca, 2005.
  • George Oprescu, Bisericile, cetăți ale sașilor din Ardeal, Editura Academiei, București, 1956.
  • Țiplic Crîngaci Maria Emilia, PINTER Zeno Karl, Țiplic Ioan-Marian, Biserica evanghelică din Ruja, în Arhitectura religioasă medievală din Transilvania, III, 2004.
  • Țiplic Ioan-Marian, Organizarea defensivă a Transilvaniei în evul mediu (secolele X-XIV), Editura Militară, București, 2006.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Biserica fortificată din Alțâna en la rumana Vikipedio.