Preĝejo Ĉieliro de Maria (Szászvár)
Paroĥa preĝejo de Ĉieliro de Maria | |
---|---|
Paroĥa preĝejo Ĉieliro de Maria en Szászvár
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Szászvár |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Baranya |
diocezo | Pécs |
dekanujo | Komló |
paroĥo | loke |
Statuso | paroĥa preĝejo |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | baroko |
Konstruado | 1772–1779 |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
La preĝejo Ĉieliro de Maria estas romkatolika historia monumento en Hungario, en Szászvár.
Historio[redakti | redakti fonton]
En la iama vilaĝo „Zaas” preĝejo kaj monaĥejo funkciis jam dum la mezepoko, Depost dominado de la turkoj en 1721 ĝi plene ruiniĝis. Tiam oni refondis la paroĥon kaj oni konstruis novan lignan preĝejon. La nun videbla katolika preĝejo estis konstruita en la sama loko en la 1770-aj jaroj, sed la turo trakonstruiĝis en 1822. La orgeno ekfunkciis en 1913.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La konstruaĵo situas en mezo de la komunumo laŭ la trotuaro. La fasado komenciĝas per kvadrata turo, malsupre la enirejo funkcias. La unusola navo finiĝas en duonronda sanktejo. Interne la altaro kaj predikejo devenis ĉefe el la 19-a jarcento.
Sonoriloj[redakti | redakti fonton]
Szászvár longe estis grava minkomunumo, tial en 2005 oni kreis ĉiutagan sonorilan muzikon. Dimanĉe himno de la ministoj estas aŭdebla.
Kermeso okazas en la 15-an de aŭgusto.
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- (hungare kun foto)
- hungare
- hungare kun fotoj
- hungare kun fotoj
- [1][rompita ligilo]