Princlando Salm

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Princlando Salm
30-a de oktobro 1802 – 28-a de februaro 1811

historia lando • princlando • state in the Confederation of the Rhine
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr
La Princlando de Obersalm (Salm-Salm) en 1751

La germanlingva regno de Obersalm (ĝis 1623 graflando, ekde tiam princlando) ekde la 11-a jarcento situis en la Vogezoj ĉirkaŭ la burgo Salm en Vorbruck (ekde 1793 france La Broque) proksime de Schirmeck. La Obersalm-linio de la nobela familio Salm formortis en la 15-a jarcento, duono de la teritorio transiris en 1475 al la grafoj (germane titolitaj Rheingrafen und Wildgrafen) de la burgoj Dhaun kaj Kyrburg en la graflando Nahegau, kiuj nun ankaŭ nomis sin Grafen zu Salm.

17-a kaj 18-a jarcentoj[redakti | redakti fonton]

En 1623, grafo Philipp Otto zu Salm, Wildgraf kaj Rheingraf, estis levita al la hereda statuso de imperia princo de la Sankta Romia Imperio de Germana Nacio. La sidejo de la linio estis Badenweiler (nun francigite Badonviller). La heredo de la princa linio pasis tra la geedziĝo de la heredantino Dorothée en 1719 al la flandria flanka linio, la posteuloj de Karl Florentin zu Salm (1638–1676), kiu en 1657 akiris la duklandon de Hoogstraten apud Antverpeno.

la rezideja kastelo Sens/Senones de 1754

Kadre de la paco de Vieno en 1738, la cedo de Badenweiler/Badonviller kaj Finstingen/Fénétrange al la princlando estis interkonsentita, en 1739 la linio ankaŭ ricevis la statuson de imperia princo kaj en 1751 la Princlando Salm-Salm (Fürstentum Salm-Salm / Principauté Salm-Salm) formiĝis. Rezidejo estis la kastelo Sens/Senones konstruita en 1754 de Nikolaus Leopold Fürst zu Salm-Salm en la Vogezoj. Post kiam la duklando Loreno pasis al Francio en 1766, la princlando formis eksklavon de la Sankta Romia Imperio en Francio. Post la Franca Revolucio, ĝi estis aneksita fare de la franca revolucia armeo en 1791.

En Vestfalio post la Franca Revolucio[redakti | redakti fonton]

kastelo Anholt el birda perspektiko (en 2014)

La princoj de Salm-Salm tiam translokigis sian loĝejon al kastelo Anholt (nuntempe parto de urba komunumo Isselburg) en Vestfalio, kiun ili, kune kun la sinjorejo Anholt, jam ricevis per edziĝo en 1647 de la grafoj de Bronckhorst-Batenburg. Tiu ĉi sinjorejo kun aldono de la antaŭe episkopaj posedaĵoj Bocholt kaj Ahaus plus la sinjorejo Gemen (nuntempe parto de urba komunumo Borken) estis levita al "Princlando Salm", kiu ekzistis nur 100 monatojn ĝis la 28-an de februaro 1811. La "Princlando de Salm" estis ŝtato en la ekstrema okcidento de Vestfalio kaj estis sub la komuna regado de la princa familio Salm-Salm kaj la princa familio Salm-Kyrburg (ankaŭ eksproprietigita fare de Francio). Ĝia nacia teritorio proksimume koincidis kun la hodiaŭa distrikto Borken (okcidenta monastera lando), la komuna registaro estis en Bocholt, dum rezidejoj estis la kasteloj Anholt (Salm-Salm) kaj Ahaus (ĝis 1829 posedata de la familio Salm-Kyrburg). La sendependa teritorio estis dissolvita de Napoleono Bonaparto kaj aneksita de Francio. Ĝi ne estis restaŭrita, ĉar dum la Viena Kongreso klopodoj por akiri restituon malsukcesis; la malgranda princlando estis aljuĝita al Prusio kaj estis de nun parto de la prusa Provinco Vestfalio.

La princa ĉeflinio daŭre estas bazita ĉe la kastelo Anholt kaj ekde 1860 ankaŭ ĉe kastelo Rhede, flankaj branĉoj loĝas kaj administras la posedaĵon Haus Loburg apud Coesfeld kaj la kastelon kaj vinkultiva bienon en Wallhausen (apud Bad Kreuznach), hereditajn en 1940.