Priskribo de Grekio
Priskribo de Grekio | |||||
---|---|---|---|---|---|
literatura verko | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | Paŭzanio | ||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | antikva greka lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Ĝenro | vojaĝlibro | ||||
| |||||
La Priskribo de Grekio aŭ Gvidlibro de Grekio (en greka, Ἑλλάδος περιήγησις, latine Graeciae descriptio) estas vojaĝlibro verkita de Paŭzanio en la 2-a jarcento. Ĝi priskribas la observojn faritajn dum siaj vojaĝoj kaj persona studado.
La verko ne kongruas kun la titolo uzata en kelkaj kodeksoj, kiu estas Historioj de Paŭzanio, historiisto. La termino Historio evidentigas tie sian etimologian valoron, nome «rekta atestilo». La termino Priskribo estas traduko el la originala greka periegezo, kiu pli fidele estus gvidita itinero. La verko fakte intencas proponi kompletan trarigardon de la grekaj historiaj monumentoj, surbaze de vojaĝo kiu ekas ĉe la kabo Sunio, en Atiko, kaj finas en la regiono de Lokrido.
La teksto estas dividiata en dek libroj laŭ tiu itineraro:
- Atiko kaj Megaro
- Korinto kaj Argolido
- Lakonio
- Mesenio
- Heleio, unua parto
- Heleio, dua parto
- Akajo
- Arkadio
- Beotio
- Focido
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- C. Habicht, Pausanias' Guide to Ancient Greece, Berkeley 1985.
- W. Hutton, Describing Greece: Landscape and Literature in the Periegesis of Pausanias, Cambridge 2005.
- M. Pretzler, Travel Writing in Ancient Greece, Londres 2007.
- J. Redondo, Literatura grecorromana, Madrid 2004, pp. 139-149.
- J. Redondo, Introducció a la religió i la mitologia gregues, Valencia 2006, pp. 219-220.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Descripción de Grecia: hispana parte rezulto de aŭtomata traduko.
- Descripción de Grecia: france.
- Descripción de Grecia: greke kaj traduko parta al franca.
- angla teksto, kun elektronika enhavo, ĉe sitio Theoi; trad. de 1918 de W.H.S. Jones et al. publikita en la Loeb Classical Library.
- angla ĉe la Projekto Perseus.