Privata bierfarejo Ernst Barre

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Privatbrauerei Ernst Barre)
Privata bierfarejo Ernst Barre
Privata bierfarejo Ernst Barre
registrita markobierfarejo vd
Dum 1842 - nekonata/nuntempe
Jura formo Gmbh (akcia kompanio)
Fondita 1842
Sidejo Lübbecke
Lando Germanio
Estr(ar)o Christoph Barre
Dungitoj 110
Agokampo bierfarado
TTT http://www.barre.de
vdr

La Privata bierfarejo Ernst Barre (germane Privatbrauerei Ernst Barre GmbH) estas bierfarejo en la orient-vestfalia urbo Lübbecke en la nordokcidenta germana distrikto Minden-Lübbecke. Ĝi fondiĝis fare de Ernst Johann Barre en 1842.[1] Kune kun ĝia pleja konkuranto, la Herforder Brauerei, ĝi estas unu el la plej grandaj bierfarejoj en Orienta Vestfalio (bazita je la produktado de biero), kaj tial de regiona graveco. La bierfarejo situas en la suda fino de la pasejo trans la Wiehen montetaro (Bundesstrasse 239) inter Lübbecke kaj Hüllhorst, je la bazo de la Reineberg monteto, kaj estas jam dum generacioj en la sama familio.

Historio kaj regiona graveco[redakti | redakti fonton]

Pruvo ke Barre Bräu estas konsumata ekster ĝia hejma distrikto. Jen restoracio kiu servas Barre bieron en la burgo de Diedrich, en la Melle montetaro

La bierfarejo ne nur subtenas nombron de festivaloj en la regiono, sed eĉ mem fondis festivalon, la Bierbrunnenfest (Bierfontofestivalo), kiu oni celebras en Lübbecke ekde 1954. Nekredeble, tio signifas servado de miloj litroj da biero al la ĝenerala populacio - tute senpage. Barre Bräu ne nur estas populara en la regiono de Lübbecke, sed ankaŭ pli norden sur la nordgermana malaltebenaĵo, kaj en la distrikto Herford, sude de Lübbecke.

Barre Bräu oni ankaŭ eksportas al Tajvano kaj Ĉinio.

Barre Bräu estas farata akorde kun la leĝo de pureco (Reinheitsgebot) el 1516, kaj la bierfarejo estas fonda membro de Die Freien Brauer (Independaj bierfarejoj) iniciativo, asocio de mezgrandaj privataj bierfarejoj en Germanio kaj Aŭstrio. Laŭ ĝiaj propraj fontoj, Barre Bräu produktas 150 000 hl da biero dum la jaro 2010,[2] kio estas iom pli ol 2% de la jara produktado de la plej granda bierproduktisto de Germanio. Tamen, Barre Bräu havas la reputacion por kvalito kaj funkcias tre sukcesplene en ĝia niĉmerkato.

Produktoj[redakti | redakti fonton]

Tipaj bierboteloj

Barre produktas nombron da bierojn kaj limonadbieron:

  • Barre Pilsena biero
  • Barre Frey Bier (senalkohola)
  • Barre Dunkel
  • Barre Alt
  • Barre Weizen
  • Barre Maibock
  • Barre Alt Schuss (Alt Bier + malt beer)
  • Barre Alster (limonadbiero)
  • Barre Lemon (limonadbiero)
  • Barre Festbier
  • Barre Weizen Grape (limonadbiero)
  • Barre Fass Brause (senalkohola)

Barre Maibock nur haveblas dum la printempo; ĉiuj aliaj tipo dum la tuta jaro.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hopfen, Malz und Wasser, Bierbraukunst in Ostwestfalen-Lippe, Westfalenverlag, Bielefeld 1994, Kai von Schoenebeck: Das erste Pilsbier der Region, (ISBN 3-88918-079-5)
  2. Den Erfolg in der Nische suchen Privatbrauerei Ernst Barre fährt strikten Sparkurs. In: Neue Westfälische, 27 May 2009 (accessed on 7 July 2009)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]