Pro knigi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pro knigi (Pri libroj)
revuo
Speco popularscienca

Lando Rusio
Establodato 2007
Eldonkvanto 2000

Retejo http://www.aboutbooks.ru
vdr

La gazeto por bibliofiloj «Pro knigi» («Pri libroj») estas rusia ĉiukvaronjara ilustrita popularscienca gazeto, dediĉita al malnovaj libroj, al esplorado pri libroj, al historio de bibliofilio kaj ankaŭ al problemoj de librokolektado. La prezidanto de la redakcia-eldona konsilantaro estas M. Seslavinskij.

«Pro knigi» daŭriĝas tradiciojn de rusia bibliofilia gazetaro. Ĝiaj antaŭuloj estis gazetoj «Antikvar» («Antikvaĵisto») (1902 – 1903) kaj «Russkij bibliofil» («Rusa bibliofilo») (1911 – 1916), kiujn eldonis librovendisto kaj kolektanto N. Solovjov.

Hodiaŭ la gazeton «Pro knigi» oni rigardas kiel veran enciklopedion de bibliofila vivo de la 21-a jarcento. En la gazeto legantoj povas trovi artikolojn pri maloftaj libroj, unikajn arĥivajn materialojn, revuojn de librobrokantaj aŭkcioj, ĝui «bibliofilan promenadon» tra diversaj urboj de mondo, legi intervjuojn kun libroamantoj kaj librovendistoj.