Problemo de la origino

El Vikipedio, la libera enciklopedio


La problemo de la origino, origino de la mondo kaj de la homo kune kun ĉiuj aĵoj vivantaj kaj materiaj inkluzive obskurajn energion kaj materion, kaj pri ĝiaj eventualaj celoj kaj direktoj, temas certe pri problemo ĉar neevitebla por ĉiu pensanta menso kaj pro la malsamaj solvoj kiujn ĝi ricevis laŭjarcente. Poeto ĝin difinis la “enorma mistero de la universo” (Giosué Carducci en Rime Nuove).

Jen eta spegulo de filozofiaj/religiaj respondoj: certaj filozofoj asertis ke ĉio estas Dio, ke la mondo estas Dio, aŭ ke la evoluo de la mondo estas la evoluio de Dio (Panteismo); aliaj instruis ke la mondo estas emanaĵo el Dio necese eliranta kaj al ĝi revenanta, do Dio kaj mondo estas samnaturaj; plue aliaj subtenis la ekziston de du eternaj principoj, la Bono kaj la Malbono, la Lumo kaj la Mallumo en daŭra konflikto (dudiismo, manikeismo); laŭ iuj el tiuj konceptoj, la mondo (almenaŭ la materia mondo) estus malbona, produktiĝinta pro falo/faliĝo, kaj do ende repuŝebla kaj translasebla (gnozo, gnostikismo); aliaj allasas ke la mondo estis ja, jes, farita de Dio, sed, modele de horloĝisto, kiu antaŭe ĝin ellaboris kaj poste ĝin forlasis al sia destino (diismo). Ekzemplon de diismo vidu suben. Aliaj, plue, koncedas nenian transcendan originon de la mondo/homo, sed vidas en ĝi simplan ludon de iu materio kiu de ĉiam ekzistus (materiismo). En iuj kosmogonioj, plejpotenca kaj plajbona Dio kaptis kaj mortigis malbonan diaĵon kaj per ties korpo materie plasmis la mondon; kaj plue aliaj imagis originan kaosan materion kiu el si mem evoluis al “kosma” mondo.

Krea respondo[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj tiuj solvoj estas origene homdevenaj, nome frukto de la honesta enketo per la homaj intelektaj fortoj; sed almondiĝis certamomente de la homa historio kaj evoluo alia konceptado, tiu de la kreado: laŭ tiu, la mondo estis kreita de Dio, el nenio nome sen iu ajn antaŭa elemento, kaj tion faris por sin komuniki kaj igi siaj kunloĝantaj la homojn kreitajn laŭ lia bildo, kaj por tiuj li disponas ke ĉiu okazaĵo estu plialproksimiga al li: kaj en tiu medio la libervola homo rajtas akcepte adheri al la dia plano aŭ, riske de neatingo de sopirataj pluaj perfektecoj, malkoheri. Temas pri kreo el nenio kiel konfesate ĉiuj abrahamaj religioj, nome judismo, kristanismo kaj islamismo, kaj bahaismo. Laŭ tiu mondorigino, la dia krea ago resta tute tiom evidenta kiom mistera, ne konata restas ankaŭ ĉu Dio kreis unufoje aŭ multefoje, ĉu li kreis en la tempo aŭ el la eterneco (tiu lasta tezo, tiu de la mondeterneco. subteniĝas ĉe kelkaj kristanaj teologioj). Evolucio, se vere okazis kaj okazas (esplori tion estas tasko de la kredantaj aŭ nekredantaj scienculoj) ne kontraŭdiras kreismon el nenio pro la fakto ke la kreinto kreus kaj programis ankaŭ la tratempan evolucion. Iuj kulturaj antropologoj klopodas trovi kontraŭdiron inter kreo kaj evoluo, sed tion ne vidas kredantajn scienculoj kaj kredataj filozofoj.

Ke la mondo estis kreita ĉu eblas pruvi racie, nome per solaj homaj rezonadoj, en kiu ankaŭ la scienco enkadriĝas inter la kreaĵaro? Kristanaj filozofoj, ĉiutempaj, opinias ke jes; sed la argumentoj pruvantaj ne devenas el naturaj sciencoj: ili apogiĝas sur speciala sciencokonceptaro nomata metafiziko per kiu eblas krei vojojn al pruvado: laŭ tiu metafiziko la universo ne havas en si mem kion oni bezonas por ekzisti. Metafizikaj estas la famaj kvin pruvoj de Sankta Tomaso.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

[1]

[2]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Biblio, Gn 1-3, kie la krea ago mitologe priskribiĝas.

S. Vanni Rovighi, Introduzione a Tommaso d’Aquino, Laterza, Bari, 19925, pagg. 27-28)

Notoj[redakti | redakti fonton]

Ekzemplo de diismo. Voltaire en A,B,C, de 1769 skribas: ”Jes, diable, m kredas je Dio, kaj je ĝi mi kredas multe pli ol la universitatoj de Oxford kaj Cambridge, kaj pli ol ĉiuj pastroj de mia lando: Tiu uloj estas tiom avara ĝis pretendi kelin oni adoru nur ek de sesmil jaroj, kaj mi pretendas ke lin oni adoru ek de tuta la eterneco”.

“La neeblo koncepti ke tiu ĉi mondo grandioza kaj mirveka... estus fintinta hazarde, al mi ŝajnas la precipa pruvo favora al la ekzisto de Dio” (Darwin en letero al profesoro Doedes de la universitato de Utrecht.

Pri la mondorigino aŭ formiĝo ĉe Platono vidu pubblicazioni Kratilo [3]