Luiziana kankro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Procambarus clarkii)
P. clarkii, dorsa vido

Procambarus clarkii estas fluantakva kankra specio, indiĝena de Sudorienta Usono, sed troviĝanta ankaŭ en aliaj landoj, kie ĝi estas ofte invada plago. Ĝi estas konata varie kiel ruĝa marĉokankro, ruĝa kankro, Luiziana kankro, Luiziana kraboKlarka kankro.[1] En Eŭropo oni nomas ĝin ofte "Amerika kankro".

Teritorio[redakti | redakti fonton]

La indiĝena teritorio de P. clarkii estas laŭlonge de la Golfa Marbordo el norda Meksiko al la Florida Patotenilo, same kiel interne, al suda Ilinoiso kaj Ohio.[2] Ĝi estis enmetita, foje intence, for de sia natura teritorio, en landoj en Azio, Afriko, Eŭropo kaj aliloke en Ameriko.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Seafood List Search Returns. FDA Acceptable Seafood Name Database (2008). Arkivita el la originalo je 2013-09-21. Alirita 17a de julio 2010.
  2. "IUCN"