Profundopercepto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Profundoperceptado)
Ekzemplo de kiel ŝanĝo povas funkcii kiel indiko de la loko de objektoj en spaco
Stereoskopio estas aparato konsistanta el du rigardlensoj, antaŭ kiuj estas metita la stereoskopa bildo, tiel ke ĉiu okulo vidu unu el la du bildoj prenitaj de la fotilo.Kiam la stereografaj bildoj estas rigardataj tra la stereoskopio, la homa cerbo kunigas la du bildojn en unu, kaj ili aperas kiel tridimensiaj bildoj kun iluzia profundo.
Laŭ la leĝo de fermita areo, fermita areo estas perceptita kiel tuta objekto. En la bildo - aldono de la liniojn, kiuj fermas la geometriajn formojn, forigas la iluzion de profundo.

ProfundperceptoProfundopercepto estas la vidkapablo percepti la mondon en tri dimensioj (3D) kaj la distancon de objektoj. Profundsenso estas la ekvivalenta esprimo por bestoj, ĉar kvankam estas konata ke bestoj povas senti la distancon de objekto (pro sia kapablo moviĝi precize, aŭ respondi konstante, laŭ tiu distanco), estas ne konata ĉu ili "perceptas" ĝin en la sama subjektiva maniero kiel homoj faras ĝin.[1]

Profundpercepto ekestiĝas de diverseco de profundindikoj. Tiuj estas tipe klasifikitaj en duokulaj signaloj kiuj estas bazitaj sur la ricevo de sensaj informoj en tri dimensioj de ambaŭ okuloj kaj unuokulaj signaloj kiuj povas esti reprezentitaj en nur du dimensioj kaj observitaj per nur unu okulo.[2][3] Duokulaj signaloj inkludas stereopson, okulokonverĝon, malegalecon, kaj doni profundon de duokula vidkapablo tra uzado de paralakso. Unuokulaj signaloj inkludas grandecon: malproksimaj objektoj subtendas plie malgrandajn vidajn angulojn ol proksimaj objektoj, grenon, grandecon, kaj moviĝparalakson.[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Howard, Ian. (2012) Perceiving in Depth. Nov-Jorko: Oxford University Press. ISBN 978-0-199-76414-3.
  2. Sternberg, R. K. (2012).
  3. Goldstein E.B. (2014)Sensation and perception (9a eld.). Pacific Grove CA: Wadsworth.
  4. Burton HE (1945). “The optics of Euclid”, Journal of the Optical Society of America 35 (5), p. 357–372. doi:10.1364/JOSA.35.000357. 

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Howard, Ian P.. (2012) Perceiving in Depth. New York: Oxford University Press.
In three volumes
  • Palmer, S. E.. (1999) Vision science: Photons to phenomenology. Cambridge, MA: Bradford Books/MIT Press.
  • Pinker, Steven. (1997) “The Mind's Eye”, How the Mind Works, p. 211–233. ISBN 0-393-31848-6.
  • Sternberg RJ, Sternberg K, Sternberg K. (2011) Cognitive Psychology, 6‑a eldono, Wadsworth Pub Co..
  • Purves D, Lotto B. (2003) Why We See What We Do: An Empirical Theory of Vision. Sunderland, MA: Sinauer Associates.
  • Steinman, Scott B.. (2000) Foundations of Binocular Vision: A Clinical Perspective. New York: McGraw-Hill Medical. ISBN 0-8385-2670-5.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]