Progresa Partio de la Laboranta Popolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Progresa Partio de la Laboranta Popolo (greke Ανορθωτικό Κόμμα Εργαζόμενου Λαού, Anorthotiko Koma Ergazomenu Lau, greke mallongigite ΑΚΕΛ, do AKEL) estas komunisma politika partio de la Respubliko Kipro. Laŭ la stato de 2009 temas pri la plej forta politika forto de la lando, kiu inter alie reprezentigas la ŝtatan prezidenton, Dimitris Ĥristofias.

La partio luktas por sendependa, senarmigita kaj senalianca insulo Kipro kaj por federacia solvo de la konflikto inter greklingvaj kaj turklingvaj kipranoj. Aparte ĝi substrekas la neceson flanke de la grekaj kipranoj realproksimiĝi al la turkaj kipranoj. Malgraŭ kelkaj duboj ĝi subtenis la aliĝon de la Respubliko Kipro al la Eŭropa Unio la 1-an de majo 2004.

En la Eŭropa Parlamento la partio inter la jaroj 2009 kaj 2014 reprezentiĝas per du parlamentanoj. La partio membras en la Konfederacia Frakcio de la Unuiĝintaj Eŭropaj Maldekstruloj kaj havas obervantan statuson en la organizaĵo Eŭropa Maldekstro.

Ĝeneralaj sekretarioj de AKEL

Eksteraj ligiloj