Progresio (muziko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Progresio estas en muziko ajna sinsekvo de akordoj. Dum kiam kadenco per formula moviĝo kondukas al certa celo, por progresioj ne estas apartaj reguloj aŭ stilaj antaŭkondiĉoj. Progresioj ne estas ligitaj je certa formo. La terminon "progresio" ofte uzas ĵazmuzikistoj, sed pli kaj pli ankaŭ popmuzikistoj, ĉefe tiam, kiam kantverkistoj, komponistoj kaj muzikistoj interkompreniĝas pri sia laboro.

Akompano de melodioj[redakti | redakti fonton]

Komponaĵoj en ĵazo kaj popmuziko ofte baziĝas sur progresioj, kiuj akompanas melodion harmonie. En popmuziko ofte unue ekestas la melodio, kaj oni aldonas la akompanajn akordojn nur poste. En ĵazo ofte estas male: la akordoj staras sur-papere, kaj la muzikistoj poste improvizas pri ili.

Oni povas akompani unusaman melodion per malsamaj progresioj, kiuj elvokas ĉiukaze tute alian senton. Kantverkistoj kaj komponistoj ofte utiligas tion, por formi siajn verkojn varioplenaj kaj interesaj.

Se relative mallonga progresio de muzikaĵo daŭre ripetiĝas, temas pri harmonia ostinato.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]