Projekta diskuto:Viki-printempo 2017

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kriterioj por venki[redakti fonton]

Mi ne certas, ĉu mi komprenas la kriteriojn por venki. Ĉu la decida faktoro estas kvanto da artikoloj kreitaj sendepende de ilia longeco kaj kvalito (kompreneble, superantaj la minimuman sojlon de grandeco)? Do ekz. se mi tradukus 10 artikolojn longajn 2500 bitokojn, tute sen referencoj kaj viki-formatado, ĉu tio estus pli valora ol 9 artikoloj longaj 100000 bitokojn, tute origine verkitaj, kun referenco por ĉiu aserto kaj bela formatigo kaj tipografio? --KuboF Hromoslav (diskuto) 01:55, 10 maj. 2017 (UTC)[Respondi]

KuboF Hromoslav, la afero estas tiu ke la longeco kaj kvalito ne gravas, artikolo devas nur estas pli longa ol 2500 bitokoj und 200 vortoj, KUN referencoj, viki-formatado kaj devas respekti ĉiujn regulojn kiel regulara artikolo. --Lingveno (diskuto) 21:41, 12 maj. 2017 (UTC)[Respondi]

Karaj gajnantoj Dominik, Crosstor kaj Sliwinski, bonvolu sendi al mi viajn retpoŝtadresojn por ke mi disdonu ilin al Vikimedio Aŭstrio kaj ili sendos al vi viajn prizojn. Mi bedaŭras ke vi devis atendi tiom longe. Amike, Lingveno (diskuto) 08:27, 23 sep. 2017 (UTC)[Respondi]