Projekto:Unesko 2021/Reguloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Unesko 2021

Reta redakta maratono dediĉita al Unesko
Reguloj

Resumo: Novaj aŭ plibonigitaj artikoloj, pri Unesko, bona kvalito, kreitaj dum Junio 2021.

  • Tempo: plena Junio 2021.
  • Temo: rekte rilata al Unesko kaj ĝia agado.
    • Ekzemploj: organoj, funkciuloj, premioj, laŭreatoj de premioj, biosferaj rezervejoj, nemateria kultura heredaĵo ktp.
    • Okaze de dubo, demandu anticipe organizanton.
  • Vikiaj kriterioj: artikoloj plenumas kutimajn kriteriojn; specife en Vikipedio temas pri menciindaj temoj.
  • Lingva nivelo: lingvo-stilo estas natura, ne pure maŝintradukita.
  • Bona stato: ne estas grandaj problemoj, nek averto-ŝablonoj.
  • Listoj: akceptataj.
  • Poentoj:
    • 1 poento kontraŭ 1 000 bitokoj.
    • Se artikolo parte ne plenumas iujn suprajn kriteriojn, organizanto donos poentojn laŭ procentaĵo de artikolo, kiu plenumas la kriteriojn (laŭ sia takso).
  • Organizantoj: rajtas partopreni; ne rajtas gajni premion; iliajn kontribuojn kontrolos alia organizanto.