Projekto:Unesko 2021

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Unesko 2021

Reta redakta maratono dediĉita al Unesko
Kio ĝi estas?

Paco naskiĝas en mensoj kaj koroj de homoj. Tiujn ĉi valorojn kaj idealojn de Unesko ni celas disvastigi en Esperanto ankaŭ pere de tiu ĉi artikol-redakta konkurso. Ĝian okazigon instigis rekte Unesko, kiu konsideras Vikipedion taŭga maniero por subteni sian mision.[1]

Kiel partopreni?

La konkurso en 2021 jam finiĝis! Dankon al ĉiuj partoprenintoj!

Antaŭ ol vi komencos, zorge konsultu la regulojn. Poste kreu aŭ plibonigu artikolojn rilatajn al Unesko kaj aldonu ilin al la listo.

Kion mi povas gajni?

Vi verkas ĉefe por helpi al Vikipedio en Esperanto, al libera edukado, al Esperanto, kaj precipe al disvastigo de valoroj kaj idealoj de Unesko. Al palpeblaj premioj apartenas specialaj insignoj al via uzanto-paĝo kaj jenaj premioj:

  • 1a premio: donackarto valora 60 € + Unesko-libro + Unesko-Kuriero
  • 2a premio: donackarto valora 35 € + Unesko-libro + Unesko-Kuriero
  • 3a premio: donackarto valora 10 € + Unesko-libro + Unesko-Kuriero
  • 4a premio: Unesko-libro
  • 5a premio: Unesko-Kuriero


Rezultoj
statistikoj
redaktantoj 8
artikoloj entute 103
novaj artikoloj 73
redaktoj 540
grandeco 612 K

Gratulon al la venkintoj kaj dankon al ĉiuj partoprenintoj!

Vicordo:

  1. Yehadut
  2. Alifono
  3. Canicjusz
  4. Dominik
  5. Sophie Graubert
  6. Baba79
  7. Sliwinski
  8. Rafaelsoaresdelima