Projekto Toho

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Projekto Toho

Disvolvo Team Shanghai Alice
Eldoninto Team Shanghai Alice
Platformo persona komputilo
Ĝenro kuglevita videoludo
Lingvo Japana (oficiale) plus multaj pli neoficialaj tradukoj
vdr

Projekto Toho (東方Project Tōhō Purojekuto?), ankaŭ konata simple kiel Toho (東方? laŭvorte "Orienta" aŭ "Eosta"), estas kugl-infera forpafada videoluda serio kreita de la doĝina rondo Team Shanghai Alice. Ekde 1995, la unuopa membro de la teamo, Jun'ya "ZUN" Ōta, sendepende evoluigis la programaron, grafikaĵojn, rakonton kaj muzikon por la serio, mem-eldonante 19 ĉefliniajn ludojn kaj 6 kromludojn.[1][2]

ZUN ankaŭ produktis rilatajn presaĵojn kaj muzikajn albumojn, kaj kunlaboris kun Twilight Frontier je 7 oficialaj Toho kromludoj, la plejparto de ili estas batalaj videludoj.[3]

Projekto Toho pritraktas en Gensokio, lando forsigelita je la ekstera mondo kaj ĉefe loĝita de homoj kaj jokajoj, legendaĵoj de la japana folkloro. HAKUREJ Rejmu, la miko de la Adorejo Hakurej kaj la ĉefrolulo de la serio, estas ofte taskita solvi supernaturajn "okazaĵojn" en Gensokio.

Ludoj[redakti | redakti fonton]

PC-98 ludoj[redakti | redakti fonton]

Jun'ya Ōta, kiu tiam estis matematika studento ĉe Tokio Denki Universitato,[2] laboranta sub la nomo "ZUN Soft", evoluigis la unuajn 5 Toho ludojn por NEC PC-9800 komputiloj. La ludoj estis eldonita de Amusement Makers, studenta lud-evoluada klubo de kiu Ōta estis membro.

Vindozaj ludoj[redakti | redakti fonton]

Post la eldono de la 5-a ludo, Mistika Kvadrato, ZUN diplomiĝis kaj la serio iĝis neaktiva por 4 jaroj. Dum ĉi tiu tempo, li laboris ĉe Taito kiel luda ellaboranto kaj ankaŭ komponis muzikon por diversaj ludoj kreitaj de membroj de Amusement Makers. Li forlasis la grupon en 2001 por koncentri je luda evoluado por Microsoft Vindozo, formante la unu-viro dōĝina rando Team Shanghai Alice. Laŭ ZUN, la Vindozaj ludoj reprezentas "puran ardezon" por la seria kanono, kvankam restas multaj referencoj al la PC-98-a epoko.[4] Ludoj nombritaj per komoj estas kromludoj kiuj varias en ĝenro.

Enkorpigo de Skarlata Diablo - 東方紅魔郷 (Tōhō Kōmakyō?)
Perfekta Sakurfloro - 東方妖々夢 (Tōhō Yōyōmu?)
Senmateria kaj Mankanta Povo - 東方萃夢想 (Tōhō Suimusō?)
Mastrebla Nokto - 東方永夜抄 (Tōhō Eiyashō?)
Fantasmagorio de Florvidado - 東方花映塚 (Tōhō Kaeizuka?)
Fotu la Kuglon - 東方文花帖 (Tōhō Bunkachō?)
Monto de Kredo - 東方風神録 (Tōhō Fūjinroku?)
Rapsodio de Skarlata Vetero - 東方緋想天 (Tōhō Hisōten?)
Subtera Animismo - 東方地霊殿 (Tōhō Chireiden?)
Ne-Identigita Fantasta Objekto - 東方星蓮船 (Tōhō Seirensen?)
Ĉasu la Enigmo de Gargantua Gujgnol - 東方非想天則 (Tōhō Hisōtensoku?)
Duobla Malkaŝumo - ダブルスポイラー 〜 東方文花帖 (Daburu Supoiraa ~ Tōhō Bunkachō?)
Granda Fea Milito - 妖精大戦争 〜 東方三月精 (Yōsei Daisensō ~ Tōhō Sangetsusei?)
Dek Deziroj - 東方神霊廟 (Tōhō Shinreibyō?)
Senespera Maskerado - 東方心綺楼 (Tōhō Shinkirō?)
Duoblaludista Persono - 東方輝針城 (Tōhō Kishinjō?)
Malebla Magikarto - 弾幕アマノジャク (Danmaku Amanojaku?)
Urba Legendo en Limbo - 東方深秘録 (Tōhō Shinpiroku?)
Heredaĵo de Luna Reĝlando - 東方紺珠伝 (Tōhō Kanjuden?)
Antinomio de Ordinara Floro - 東方憑依華 (Tōhō Hyōibana?)
Malkaŝita Stelo en Kvar Sezonoj - 東方天空璋 (Tōhō Tenkūshō?)
Viola Detektilo - 秘封ナイトメアダイアリー (Hifū Naitomea Daiarī?)
Ruza Besto kaj Plej Malforta Estaĵo - 東方鬼形獣 (Tōhō Kikeijū?)
Subakva Infero de Sinka Bedaŭro - 東方剛欲異聞 ~ 水没した沈愁地獄 (Tōhō Gōyoku Ibun ~ Suibotsushita Chinshū Jigoku?)
Nekoneksaj Bazaristoj - 東方虹龍洞 (Tōhō Kōryūdō?)
Centa Nigra Bazaro - バレットフィリア達の闇市場 (Barettofiriatachi no Yamishijō?)
Nekompleta Sonĝo de Ĉiuj Vivantaj Spiritoj - 東方獣王園 (Tōhō Jūōen?)

Citaĵoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]