Protokolo de Kioto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Landoj kiuj ratifikis la protokolon (verda)

La protokolo de Kioto estas internacia traktato, adoptita en Kioto (Japanio) en decembro 1997, kiel aldonaĵo al la UN-a konvencio UNFCCC. La protokolo de Kioto celas bremsi tutmondan varmiĝon kaj pli ĝenerale klimatŝanĝiĝojn. Ĝi fiksas akcepteblan ellasatan nivelon de karbona dioksido kaj de kvin aliaj forcejaj gasoj por la subskribantaj landoj. La 16an de novembro 2006 ĝi ekvalidis, post kiam Rusio ratifikis ĝin fine de la 2005a jaro. El la ratifikintaj landoj (en februaro 2006 ili nombris 161, kun rimarkebla escepto de Usono kaj Aŭstralio) nur tridek ok devos malpliigi siajn forcejgasajn ellasojn ĝis 2012 kompare al la nivelo de 1990.

Vidu ankaŭ: forceja efiko