Provedziĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Provedziĝo (menciita en PIV) estas la kunvivado de personoj sen antaŭa edziĝo, sed kun la ambaŭflanka volo post certa tempo edziĝi. Laŭ jura vidpunkto tiu tempo ne kompareblas al edzeco, sed simple signifas kunvivadon de du personoj, simile al tiu en loĝkomunumo aŭ tiu de du samseksaj partneroj, kiuj (ankoraŭ) ne nuptis. Se la paro, kiu "provedziĝis", jam reciproke solene promesis unu al la alia la postan edziĝon, temas pri fianĉiĝo - kvankam laŭ tradicia kompreno la fianĉeco mem neniel aŭtomate signifas kunvivadon de la du partneroj.