Provinco Castelló
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
La provinco Castelló en kataluna, provinco Castellón en hispana, en Esperanto provinco Kasteljono aŭ provinco Kastelono, estas provinco de la oriento de Hispanio. Ĝi situas en la plej norda parto de Valencilando kaj ties ĉefurbo estas Castellón de la Plana aŭ Castelló. Ĝi havas 582.327 loĝantojn (INE 2015) kaj totalon de 135 municipoj.
Situa en la oriento de la Iberia Duoninsulo, limas kun la Mediteranea Maro oriente, kaj kun la provincoj Taragono nordoriente, Teruelo okcidente kaj Valencio sude. Ties marbordo ricevas la turisman nomon Marbordo de la Citronfloro.